komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Monthey estas urbo en la distrikto Monthey, Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 15814 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Monthey (distrikto), Monthey (stacidomo), Monthey-En Place (stacidomo) kaj Monthey-Hôpital (stacidomo). |
Monthey | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Montehy | |||||
Karnavalo de Monthey | |||||
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Valezo | ||||
Distrikto | Monthey | ||||
Koordinatoj | 46° 15′ 0″ N 6° 47′ 0″ O (mapo) | ||||
Areo | 26,81 km² | ||||
Alteco | 430 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1870 | ||||
Komunumkodo | 6153 | ||||
Situa mapo de Monthey | |||||
Monthey situas ĉe la rivero Rodano inter la lago Lemano kaj Martigny. Al la urbo ankaŭ apartenas eksklavo apud la franca landlimo proksimume 10 km sudokcidente de la urbocentro.
Tra Monthey pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21 de Savojo al Valezo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas en Saint-Triphon 0,5 km oriente de la komunumo aliflankde de Rodano. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Saint-Gingolph al Saint-Maurice kaj la mallarĝspura fervojlinio de Aigle al Champéry la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Monthey datiĝas el la jaro 1215 kiel Montez. Ekde la 11-a jarcento la urbo estis sub la regado de la dinsastio de Savojo. Ekde la jaro 1536 ĝis 1798, kiam eksplodis la Helveta Revolucio valezaj voktoj regis en Monthey.
La urbo Monthey estas fama pro sia bunta karnavalo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.