La Montereja Festivalo (angle Monterey International Pop Music Festival) estis tri-taga koncerta evento okazinta el la 16a al la 18a de Junio, 1967, sur la tereno de Monterey County Fairgrounds en Monterejo, Kalifornio, Usono.[1] La partoprenantaro estis ĉirkaŭkalkulita game el 25,000 al 90,000 personoj, kiuj ariĝis en kaj ĉirkaŭ la festivalaj ejoj.[2][3][4] La ĉefaj terenoj kiu enhavis la spektaklejon, kie la muziko okazis, havis aprobitan festivalenhavon de 7,000, sed oni ĉirkaŭkalkulis, ke 8,500 ariĝis por la spektaklo de la sabata nokto, kun multaj kromaj ĉeestantoj kiuj staris ĉirkaŭ la flankoj de la spektaklejoj.[5] Oni postulis, ke festival-anoj kiuj deziris ĉeesti en la muzikaj prezentoj havu aŭ enirbileton por la 'tuta festivalo' aŭ separata enirbileto por ĉiu el la kvin programitaj koncerteventoj, kiujn ili deziris ĉeesti en la spektaklejo: vendrede nokte, sabate posttagmeze kaj nokte, kaj dimanĉe posttagmeze kaj nokte. La prezoj de enirbiletoj variis laŭ la sidareo, kaj gamis el 3 al 6.50 dolaroj (korespondaj al 22–48 dolaroj en 2018, alĝustigite laŭ inflacio).[6] La festivalo estas rememorata ĉar en ĝi okazis la unuaj ĉefaj aperoj en Usono de The Jimi Hendrix Experience, The Who kaj Ravi Shankar, la unua grand-skala publika prezento de Janis Joplin kaj la enkonduko de Otis Redding en la amasa usona publiko.
Montereja Festivalo | ||
---|---|---|
rock concert (en) | ||
Komenco | 16-a de junio 1967 vd | |
Fino | 18-a de junio 1967 vd | |
Geografia situo | 36° 35′ 40″ N, 121° 51′ 46″ U (mapo)36.594444444444-121.86277777778 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Kalifornio | |
| ||
Muzikistoj
Vendrede, 16an de Junio
- The Association
- The Paupers
- Lou Rawls[7]
- Beverley
- Johnny Rivers
- Eric Burdon and The Animals
- Simon & Garfunkel[7]
Sabate, 17an de Junio
- Canned Heat
- Big Brother and the Holding Company[7]
- Country Joe and the Fish
- Al Kooper
- The Butterfield Blues Band
- The Electric Flag
- Quicksilver Messenger Service
- Steve Miller Band
- Moby Grape
- Hugh Masekela
- The Byrds[7]
- Laura Nyro
- Jefferson Airplane[7]
- Booker T. & the M.G.'s
- The Mar-Keys
- Otis Redding[7]
Dimanĉe, 18an de Junio
- Ravi Shankar[7]
- The Blues Project
- Big Brother and the Holding Company
- The Group With No Name
- Buffalo Springfield (David Crosby)
- The Who[7]
- Grateful Dead
- The Jimi Hendrix Experience[7]
- Scott McKenzie
- The Mamas & the Papas[7]
Notoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.