From Wikipedia, the free encyclopedia
Janis Lyn JOPLIN (naskiĝinta la 19-an de januaro 1943 en Port Arthur proksime de Beaumont (Teksaso), mortinta la 4-an de oktobro 1970 en Holivudo) estis usona blusa kantistino. Ĝi taksitas la plej bona interpretistino de ritmenbluso kun blanka haŭtkoloro en la historio de rok-muziko.
Janis Joplin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Janis Lyn Joplin |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1943 en Haveno Arturo |
Morto | 4-an de oktobro 1970 (27-jaraĝa) en Holivudo |
Mortokialo | Opioid overdose (en) |
Tombo | Pacifiko martombigo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Teksaso en Aŭstino Kenmore West Senior High School (en) Lamar University (en) Thomas Jefferson High School (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Patrino | Dorothy Bonita Joplin (en) |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | kantisto gitaristo komponisto kantaŭtoro diskografa artisto |
Verkoj | Me and Bobby McGee Mercedes Benz |
TTT | |
Retejo | http://www.janisjoplin.com/ |
En 1962 ŝi ekstudis ĉe la Universitato de Teksaso en Austin kantante en kluboj de folka muziko. Ŝi entuziasmiĝis pri la neburĝa-libera vivostilo de la t.n. Beat-generacio. En 1963 Joplin transloĝiĝis en la ĉefurbon de tiu ĉi kulturo, San-Francisko, kie ŝi gajnis monon per helpistaj okupoj kaj kelkaj koncertetoj. Post migradaj jaroj, nemultaj sed senkvietaj, ŝi revenis en 1966 al San-Francisko, kies kvartalo Haight Ashbury iĝis la centro de la ĵus ekflorinta hipio-movado. Tiu ĉi movado ankaŭ ene de la rok-muziko trovis esprimilon. Joplin iĝis ĉefkantistino de la muzikgrupo Big Brother & The Holding Company, kiu en 1967 okaze de la fama festivalo Monterey Pop Festival ekfamiĝis.
Kiam ties mikrokanela disko Cheap Thrills gvidis la usonajn muzikaĵrangolistojn de 1968 Joplin disiĝis de sia trupo por fondi propran kaj pli profesian akompanantan muzikistaron, la Kozmic Blues Band (posta nomo: The Full Tilt Boogie Band). Ŝia unua propra albumo I Got Dem Ol'kozmic Blues Again Mama aperis en 1969, kaj gajnis la kvinan rangon de la Charts-muzikaĵrangolistoj, vendite en pluraj milionoj da ekzempleroj.
Joplin ja famiĝis sed ŝi ne sukcesis manipuli la novan eminentulan staton. Alkohola kaj droga dependo sekvis. La kantistino kun unika, ekstaza voĉo mortis en hotelĉambro post konsumo de troa dozo de heroino. Ŝi estis tiam prilaboranta la albumon Pearl, kiu publikigitis post ŝia morto en 1971 kaj entenas famegajn furorkantojn kiel Me and Bobby McGee, Move Over aŭ Cry Baby. Ŝiaj ekscesa vivo kaj frua morto helpis ke ŝi iĝis legenda ikono de rok-muziko. Tio samis ĉe Jimi Hendrix kaj Jim Morrison.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.