komunumo en la departemento Doubs de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Montbéliard [mɔ̃beljaʁ] estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco [burgonj frãŝkõte]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 25 573 loĝantoj. Administre la komunumo estas la centro de la samnoma arondismento Montbéliard (france arrondissement de Montbéliard), la norda kaj orienta parto de la departemento (do estas subprefektejo de Francio) kaj de la ankaŭ samnoma kantono Montbéliard.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Montbéliard (stacidomo). |
Montbéliard Mömpelgard (1397 ĝis 1793) | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
la kastelo de Montbéliard | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||||
Departemento | Doubs | ||||
Arondismento | Montbéliard | ||||
Kantono | Montbéliard | ||||
| |||||
INSEE kodo | 25388 [+] | ||||
Poŝtkodo | 25200 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 25 573 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 704 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 31′ N, 6° 48′ O (mapo)47.5097222222226.7983333333333 [+] | ||||
Alto | 337 m [+] | ||||
Areo | 15,01 km² (1 501 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Montbéliard [+] | |||||
Inter la jaroj 1397 ĝis 1793 ĝi kaj la ĉirkaŭaĵo apartenis kiel eksklavo al la germanlingva graflando kaj poste ekde 1495 duklando Virtembergo, kaj havis la germanlingvan nomon Mömpelgard.
Montbéliard troviĝas en la nordoriento de la regiono Burgonjo-Franĉkonteo, 66 km nordoriente de Besançon, 14 km sude de Belfort kaj 14 km for de svisa landlimo.
La najbaraj komunumoj estas Bethoncourt, Grand-Charmont, Sochaux, Exincourt, Audincourt, Arbouans, Courcelles-lès-Montbéliard, Sainte-Suzanne, Allondans, Issans, Raynans, Laire, Vyans-le-Val kaj Héricourt.
La stacidomo de Montbéliard apartenas al la franĉ-kontea TER-reto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.