From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Monika estas konata ĉefe kiel la patrino de la fama Doktoro de la Eklezio, Sankta Aŭgusteno de Hipono. Ŝi havis grandan rolon en lia kristaniĝo, kiel li mem skribis en sia verko Konfesoj.
Sankta | ||
Monika de Hipono | ||
---|---|---|
Sankta Monika kaj apero de anĝelo(Pietro Maggi, 1714, Milano) | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ. 332 en Souk Ahras (tiam Thagaste) | |
Morto | 387 en Ostia | |
Tombo | Tomb and chapel of Saint Monica of Hippo (en) Basilica of Saint Augustine in Campo Marzio (en) vd | |
Lingvoj | latina • punika • Berbera lingvaro • itala vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Patricius (en) vd | |
Infanoj | Aŭgusteno de Hipono, Perpetua of Hippo (en) , Navigius of Hippo (en) vd | |
Sanktulino | ||
Festotago | 27-a de aŭgusto | |
Atributoj | Libro aŭ krucifikso en ŝiaj manoj, nigra vesto | |
Patroneco | edzinoj, patrinoj, vidvinoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi estas patronino de patrinoj, kaj ŝia festotago estas la 27-a de aŭgusto.
Monika naskiĝis en Thagaste (nun Souk Ahras en nordorienta Alĝerio) en la jaro 331 (aŭ 332), el berbera familio. Ŝiaj gepatroj estis kristanaj kaj Monika ekkonis la kristanan kredon jam en sia infanaĝo.
Ŝi edziniĝis al romia viro Patricius kaj naskis du filojn kaj unu filinon, inter kiuj la plej fama estas sankta Aŭgusteno. Patricio ne estis kristana, li kristaniĝis nur post pluraj jaroj. En 371 li mortis kaj Monika iĝis vidvino.
En 385 Monika sukcesis vojaĝi al Italio, kie ŝia filo Aŭgusteno loĝis jam dum multaj jaroj, kaj atingis lin en Milano. Danke al ŝi kaj al ŝiaj preĝoj, kun la helpo de sankta Ambrozio, Aŭgusteno lasis la maniĥeismon kaj estis baptita kristana en 387.
Fine Monika emis reveni hejmen sed malsaniĝis en Ostia kaj mortis 56-jara la 27-an de aŭgusto, 387.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.