From Wikipedia, the free encyclopedia
Monda sano aŭ tutmonda sano estas la sano de la loĝantaroj en tutmonda kunteksto;[1] ĝi estis difinita kiel "la areo de studo, esplorado kaj praktiko kiu markas prioritaton al plibonigo de sano kaj al atingo de egaleco en sano por ĉiuj personoj tutmonde".[2] Problemoj kiuj transpasas ŝtatajn landlimojn aŭ havas tutmondajn politikajn kaj ekonomiajn rezultojn estas ofte emfazigitaj.[3] Tiele, tutmonda sano temas pri tutmonda sanplibonigo, reduktado de malegaleco, kaj protektado kontraŭ tutmondaj minacoj kiuj preteratentas ŝtatajn landlimojn.[4] Monda sano devas esti nekonfuzita kun internacia sano, kiu estas difinita kiel branĉo de publika sano fokuse al evolulandoj kaj al eksterlandaj helpoklopodoj fare de industrilandoj.[5]
La hegemonia agentejo asocia kun tutmonda sano (kaj kun internacia sano) estas la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, aŭ WHO laŭ anglalingvaj sigloj). Aliaj gravaj agentejoj rilate al tutmonda sano estas UNICEF, Monda Nutroprogramo, kaj la Monda Banko. Ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj ludis gravan rolon pere de la deklaro de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.