From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monda ĉampioneco en glacihokeo 2013 okazis de la 3-a ĝis 19-a de majo 2013 en la urboj Stokholmo en Svedio kaj Helsinko en Finnlando. La turniron partoprenis entute 16 naciaj teamoj.[1]
Monda ĉampioneco en glacihokeo 2013 | ||
sporta sezono | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Monda ĉampioneco en glacihokeo 2013 • 2013 IIHF World Championship Division I • 2013 IIHF World Championship Division II • 2013 IIHF World Championship Division III • 2013 IIHF World Championship Division III Qualification vd | |
Ek de 2013 la turniro funkcias laŭ nova sistemo. La turniro okazas en du partoj. En la unua parto, la antaŭfazo, la teamoj ludas en du grupoj de po 8 teamoj unu en Stokholmo kaj la alia en Helsinko plenrondan turniron, dum kiu ĉiu teamo de la grupo ludas kontraŭ ĉiu. La 4 unuaj teamoj de ĉiu grupo kvalifikiĝas por la finalfazo de la ok plej bonaj teamoj. La lasta teamo de ĉiu grupo la postan sezonon devos ludi en la suba klaso nome la 1-a divizio.
La turniron partoprenis la 14 plej bonaj teamoj de la Monda ĉampionadoj en glacihokeo de la viroj de 2012 kaj la venkintoj de la du turniroj de la 1-a divizio de la antaŭa jaro, nome:
La grupa divido de la antaŭfazo estis fiksita surbaze de la mondarangolisto de IIHF post la fino de la Monda ĉampioneco en glacihokeo de la viroj de 2012. Sola escepto estis, ke la startlokoj de Rusio kaj Ĉeĥio estis interŝanĝitaj en malsamaj grupoj por akiri pli bonajn ludokombinojn.[2]
Grupo S (Stokholmo) | Grupo H (Helsinko) |
Ĉeĥio (3) | Rusio (1) |
Svedio (4) | Finnlando (2) |
Kanado (5) | Slovakio (6) |
Norvegio (8) | Usono (7) |
Svislando (9) | Germanio (10) |
Danio (12) | Latvio (11) |
Belorusio (13) | Francio (14) |
Slovenio (18) | Aŭstrio (15) |
* En krampoj troviĝas la rango en la mondaranglisto de IIHF.
Mallongigoj: R = Rango, L = Nombro da ludoj, V = Venkoj, VPL = Venkoj post longigo, MVPL = Malvenkoj post longigoj, MV = Malvenkoj
Mallongigoj: R = Rango, L = Nombro da ludoj, V = Venkoj, VPL = Venkoj post longigo, MVPL = Malvenkoj post longigoj, MV = Malvenkoj
La finalfazo komenciĝis post la fino de la antaŭrondo la 16-an de majo 2013, tiel ke ĉiuj teamoj havis almenaŭ unu plenan tagon por ripozado. Du de la kvaronfinaloj estis luditaj en Stokholmo la aliaj du en Helsinko. La ludoj de la kvaronfinaloj okzasas interne de la grupoj de la antaŭrondoj, tiel ke ne okazas transa komparo de la du grupoj en tiu-ĉi jaro. Ek de la kvaronfinalo ĉiuj ludoj okazas en Stokholmo. La finalo kaj la eta finalo de la ludo por la bronzomedalo okazos la 19-an de majo.
Kvaronfinalo | Duonfinalo | Finalo | ||||||||
16-a de majo 2013 - Helsinko | ||||||||||
H1 Finnlando | 4 | |||||||||
18-a de majo 2013 - Stokholmo | ||||||||||
H4 Slovakio | 3 | |||||||||
Finnlando | 0 | |||||||||
16-a de junio 2013 - Stokholmo | ||||||||||
Svedio | 3 (4) | |||||||||
S2 Kanado | 2 | |||||||||
19-a de majo 2013 - Stokholmo | ||||||||||
S3 Svedio | 0 | |||||||||
Svedio | 5 | |||||||||
16-a de junio 2013 - RUS | ||||||||||
Svislando | 1 | |||||||||
H2 Rusio | 3 | |||||||||
18-a de majo 2013 - Stokholmo | ||||||||||
H3 Usono | 8 | |||||||||
Usono | 0 | |||||||||
16-a de junio 2013 - CHE | ||||||||||
Svislando | 3 | |||||||||
S1 Svislando | 2 | |||||||||
S4 Ĉeĥio | 1 | |||||||||
Eta finalo por la 3-a rango la 19-an de majo en Stokholmo Finnlando kontraŭ Usono: 2-3 (p.p.)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.