From Wikipedia, the free encyclopedia
La monaĥejo Zverin de la Kovrofesto (ruse Зверин-Покровский) en Velikij Novgorod estas eksa virina monaĥejo de Rusa Ortodoksa Eklezio, kiu situas sur la maldekstra bordo de la rivero Volĥovo, norde de la novgoroda Kremlo. Estas unu el plej malnovaj rusiaj monaĥejoj, fondita ne pli malfrue ol la 12-a jarcento. Ĝi situas en la listo de Monda heredaĵo kiel parto de la objekto № 604: Historiaj monumentoj de Novgorod kaj de ties ĉirkaŭaĵo.[1]
Monaĥejo Zverin | |||
---|---|---|---|
monaĥejo rekonilo | |||
Lando | Rusio vd | ||
Situo | Velikij Novgorod | ||
Situo | |||
Geografia situo | 58° 32′ 9″ N, 31° 16′ 34″ O (mapo)58.53596111111131.276130555556 [+] | ||
| |||
Parto de | Historiaj monumentoj de Novgorod kaj de ties ĉirkaŭaĵo vd | ||
Retejo | http://www.soborpokrova.ru/ | ||
Monda heredaĵo | |||
Lando | Rusio | ||
Provinco Urbo |
Novgoroda Velikij Novgorod | ||
Tipo | kultura heredaĵo | ||
Kriterioj | ii, iv, vi | ||
Fonto | 604 | ||
Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | ||
Geografia situo | 58° 32′ 9″ N, 31° 16′ 34″ O (mapo)58.53583333333331.276111111111 | ||
Registra historio | |||
Registrado | 1992 (16-a sesio) | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||
La monaĥejo estis konstruita apud la arbaro Zverinec (ruse Зверинец — bestejo). La arbaro estis loko por ĉasado de novgorodaj princoj. Tiuo arbaron oni unuafoje menciis en la Unua Novgoroda kroniko ĉe la jaro 1069.[2] La monaĥejo mem unue estas menciita ĉe la jaro 1148, tamen temis ne pri la fondiĝo, sed pri jam ekzistinta monaĥejo, en kiu pro fulmo forbrulis ligna preĝejo.[3]. La precizan daton de la fondiĝo oni nun ne scias, ekzistas diversaj versioj de la fino de la 11-a jarcento ĝis la unua triono de la 12-a.[4]
En 1721 la monaĥejo estis fermita, sed post 6 jaroj remalfermita.
En la Soveta periodo, en 1919 la monaĥejo estis fermita, kelkaj ĝiaj preĝejoj fariĝis paroĥaj, sed monaĥinoj plu loĝis en la monaĥejo. En 1930 ankaŭ la paroĥo estis fermita.[4]
Dum la Dua Mondmilito konstruaĵoj de la monaĥejo estis difektitaj, restaŭrado komenciĝis en 1960-aj.
En la jaroj 1989 kaj 1990 du preĝejon de la monaĥejo oni redonis al la Eklezio. Nun en ili ekzistas paroĥo, sed monaĥejo ne estis refondita.
Plu ekzistas tri preĝejoj de la monaĥejo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.