From Wikipedia, the free encyclopedia
La Monaĥejo Einsiedeln estas abatejo de la benediktanoj en la urbo Einsiedeln, Kantono Ŝvico. La monaĥejo estas signifa stacio sur la Jakobpilgrimvojo kaj mem celo de multnombraj pilgrimantoj. La Nigra Virgulino Maria de Einsiedeln en la Grackapelo estas allogejo por pilgrimantoj kaj turistoj. La monaĥa komunumo konsistas el pli ol 80 membroj. La Monaĥejo ne formas parton de diocezo, sed posedas la statuson de teritoriabatejo.
Monaĥejo Einsiedeln | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | |||||
| |||||
Lando | Svislando | ||||
Regiono | Kantono Ŝvico | ||||
Situo | Einsiedeln | ||||
- koordinatoj | 47° 7′ 36″ N, 8° 45′ 5″ O (mapo)47.1266666666678.7513888888889 | ||||
Monaĥejo Einsiedeln | |||||
Vikimedia Komunejo: Einsiedeln Abbey [+] | |||||
La benediktana Monaĥinejo Fahr apud Dietikon apartenas ankaŭ al la Monaĥejo Einsiedeln, tiel la abato de Einsiedeln ankaŭ estas la abato de la Monaĥinejo Fahr. Tiuj du monaĥejoj estas en la tuta mondo la lasta duobla monaĥejo de la Benediktanoj.
En la jaro 835 la benediktano Meginrado de la insulo Reichenau retiriĝis kiel ermito al la loko, kie hodiaŭ situas la monaĥejo. Al Meginrado sekvis aliaj ermitoj. En la jaro 934 la emeritoj estis kunigitaj per la nobela pastro Eberhard el Strasburgo al benediktana monaĥejo. Oto la 1-a konfirmis la fondon de la monaĥejo en la jaro 947 kaj donacis al ĝi samtempe laŭ la kutimo tiama bienojn kaj terenojn. Samtempe li garantiis la la abatejo la liberan elekton de siaj abatoj kaj imunecon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.