From Wikipedia, the free encyclopedia
Molino de Villobas [moLIno debiLJObas] (aragone O Molín de Villobas) estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio, en la sudo de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.
Molino de Villobas | |||
---|---|---|---|
loĝloko vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 24′ N, 0° 17′ U (mapo)42.392403-0.28796600000001 [+] | ||
| |||
| |||
La loĝloko Molino de Villobas estas en la suda valo Guarguera borde de la rivero Guarga mem, fakte ĉe la ŝoseo A-1604. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj. Proksime estas Gésera kaj San Esteban de Guarga.
Temas pri malgranda domaro, formita de farunmulejo, kiu nomis la lokon, kaj helpaj konstruaĵoj. La muelejo, estas datita en 1818, laŭ la lintelo en ĉefpordo.[1][2] Tamen ne estas informo pri loĝantaro ĝis la unua kvarono de la 20-a jarcento, apartenanta al la historia municipo Gésera.[3]
Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.
Dum la Hispana Enlanda Milito, Molino de Villobas suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj). En la fino de la 1970-aj jaroj la loko senhomiĝis, sed poste venis novaj loĝantoj.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Molino de Villobas oni malaltiĝis el 12 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj nur kvar loĝantoj (2019).
La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Ĉefaj altiraĵoj estas naturaj lokoj ĉe la rivero kaj la muelejo mem.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.