From Wikipedia, the free encyclopedia
Mjeŝko la 2-a de Pollando, pole Mieszko II Lambert (naskiĝis en 990, mortis la 10-an aŭ 11-an de majo 1034) estis reĝo de Pollando en la jaroj 1025-1031 kaj duko de Pollando en 1032-1034 el la dinastio de Piastoj. Li estis la dua filo de Boleslao la 1-a kaj la unua kun edzigita slava princino Emnilda. Post morto de la patro li ekregis kaj verŝajne forpelis de la lando du fratojn. Li organizis du detruantajn invadojn al Saksio en 1028 kaj 1030. Poste li gvidis defendmilitojn kun Germanio, Ĉeĥio kaj kun princoj de Kieva Regno. Li forlasis Pollandon en 1031 rezulte de laŭvica militiro de Konrado la 2-a kaj post atako de rusaj princoj Jaroslavo la Saĝa kaj Mstislav, kiuj helpis entronigi lian fraton Bezprym. Poste li fuĝis al Ĉeĥio, kie li estis enprizonigita de princo Oldřich. Li reakiris la regopovon en 1032 kiel duko de unu el tri provincoj. Li sukcesis unuigi la ŝtaton, tamen sen stabilaj strukturoj. Dum lia regado falis de Pollando teritoriaj akiraĵoj de Boleslao la 1-a: Supra Luzacio, Luzacio, Murzonigita Urbaro, Moravio, Slovakio.
Mjeŝko la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reganto de Pollando | |||||
bildigo de Mjeŝko la 2-a de Jan Matejko el la 19-a jarcento | |||||
Persona informo | |||||
Mieszko II Lambert | |||||
Naskiĝo | 990 | ||||
Morto | 11-an de majo 1034 en Poznano | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Tombo | Katedralo de Poznano vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Piastoj vd | ||||
Patro | Boleslao la 1-a de Pollando vd | ||||
Patrino | Emnilda de Luzacio vd | ||||
Gefratoj | Regelinda, Bezprym kaj Otto Boleslavoviĉ vd | ||||
Edz(in)o | Richeza de Lotaringo vd | ||||
Infanoj | Kazimiro la 1-a Renoviganto, Bolesław the Forgotten (en) , Gertruda de Pollando, Richeza de Pollando, reĝedzino de Hungario, Agata, edzino de Edvardo la Ekzilito vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
Reĝo de Pollando | |||||
Mjeŝko la 1-a | |||||
Dum | 1025-1031 | ||||
Antaŭulo | Boleslao la 1-a | ||||
Sekvanto | Boleslao la 2-a | ||||
Duko de Pollando | |||||
Mjeŝko la 2-a | |||||
Dum | 1032-1034 | ||||
Antaŭulo | Boleslao la 2-a | ||||
Sekvanto | Kazimiro la 1-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia edzino estis la germana princino Richeza de Lotaringo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.