La miskitoj estas indiĝena etna grupo de Centra Ameriko, kiu hodiaŭ loĝas precipe je la atlantika marbordo en la limregiono de Nikaragvo kaj Honduro. Ĝia terspaco etendiĝas de Kabo Cameron (Honduro) ĝis Río Grande (Nikaragvo), laŭ la Miskita Marbordo. Kelkaj parolas la miskitan; tamen ekzistas grandaj grupoj de parolantoj de la miskita kreola angla lingvo, la hispana, kaj aliaj. La moskita kreola fariĝis el la ofta kontakto kun britoj.
Miskitoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Religio | |
katolikismo | |
En Nikaragvo vivas hodiaŭ ankoraŭ 100 000 miskitoj. Tie ili loĝas plejparte en la aŭtonoma regiono Norda atlantika bordo de Nikaragvo), kun ĝia ĉefurbo Bilvio (Bilwi, hispane Puerto Cabezas) kaj kun la urbo Vaspamo (Waspam) je la rivero Río Coco (miskite nomata Wangki). En Honduro hodiaŭ ankoraŭ vivas proksimume 25 000 miskitoj.
La nomo miskitoj verŝajne estas derivita de la nomo de iama reĝo, kiu nomiĝis Miskut.
La plejmulto el la miskitoj estas kristanaj. Multaj el ili apartenas al la Moravia Eklezio, ankaŭ nomata Unuiĝo de fratoj.
Eksteraj ligiloj
- Literaturo pri la miskitoj Arkivigite je 2016-01-11 per la retarkivo Wayback Machine en la katalogo de la hispanamerika instituto (Ibero-Amerikanisches Institut) en Berlino
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.