From Wikipedia, the free encyclopedia
Mirmekienoj, Myrmeciinae, estas subfamilio de Formikedoj, nome formikoj iam troveblaj tutmonde sed nuntempe limigitaj al Aŭstralio kaj Nov-Kaledonio. Tiu subfamilio estas unu el kelkaj formikaj subfamilioj kiuj havas gamergatojn, nome inaj laborformikojn kiuj povas pariĝi kaj reproduktiĝi, tiele subtenante la kolonion post la perdo de reĝino.[1] La subfamilio de Mirmekienoj estis iam komponita de nur unu genro, nome Myrmecia, sed la subfamilio estiss repriskribita de Ward & Brady en 2003 por inkludi du tribojn kaj kvar genrojn.[2] Aldonaj tri genroj, unu forma genro, kaj 9 specioj estis priskribitaj en 2006 el fosilioj de la Frua Eoceno de Danio, Kanado kaj Vaŝingtonio.[3]
Ne konfuzu ĝin kun subfamilio Mirmikenoj, Myrmicinae.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.