La ministerio pri transmaroj estas ministerio de la franca registaro komisiita pri certigo de la ŝtata aŭtoritato en la transmaraj departementoj kaj en la Transmaraj kolektivumoj kaj zorgi pri la kunordigo de la agadoj de la ministerioj por la transmaraj teritorioj.
Ministerio pri transmaroj | ||
---|---|---|
Ministère des Outre-mer | ||
organizaĵo ministerio | ||
Komenco | 1710 : oficejo pri kolonioj ĉe la subministro pri ŝiparo 1894 : ministerio pri kolonioj 1946 : ministerio pri transmara Francio 1959 : ministerio de la DOM-TOM 1974 : ministerio pri transmaro 2012 : ministerio pri transmaroj | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Strato Oudinot, Parizo 7-a | |
Tipo | franca ministerio | |
Estr(ar)o | George Pau-Langevin | |
Elstaruloj | Françoise Giroud, Yvette Roudy, Georgina Dufoix, Michèle André, Véronique Neiertz, Nicole Péry | |
Dungitaro | 5 086 (2013)[1] | |
Lingvoj | ||
Retejo | www.outre-mer.gouv.fr | |
Jura formo | ministerio de Francio | |
Multfoje ĝi estis ligita al aliaj ministerioj, plej ofte al tiu pri enlandaj aferoj. Por ekzemplo, de la 18-a de majo 2007 ĝis la 6-a de novembro 2009, ĝi nomiĝis ministerio pri enlandaj aferoj, transmaro kaj teritoriaj kolektivumoj.
La 16-an de majo 2012, la ministerio pri transmaroj refariĝis memstara kun la nomumo de Victorin Lurel, en la du registaroj de Jean-Marc Ayrault.
La 2-an de aprilo 2014, George Pau-Langevin estis nomumita ministro pri transmaroj en la registaro de Manuel Valls.
La oficiala nomo de la ministerio estas ministère des Outre-mer.
Historio
Richelieu organizis la unuan formon de centra administracio por la tiamaj francaj kolonioj, kio naskis en 1710 la « oficejon pri kolonioj » ligita al la sibministerio pri ŝiparo.
La ministerio pri kolonioj plene kaj aŭtonome aperis ekde 1894.
Post la liberiĝo fine de la dua mondmilito, la provizora registaro de la Franca Respubliko deziris ŝanĝi la nomon por eviti la nocion de superado de la metropola Francio, kiun sugestas la termino « kolonio » : la dekreto de la 26-a de januaro 1946 ŝanĝis la nomon al ministerio pri transmara Francio. Marius Moutet estis la unua ministro kun tiu nova titolo.
Martiniko, Gvadelupo, Franca Gujano kaj Reunio, kiuj estis departementigitaj en 1946, estis sub la ministerio pri enlandaj aferoj.
En 1959, la ministerio nomiĝis ministerio pri Saharo kaj transmaraj teritorioj.
Organizado
De la 1-a de septembro 2008, la ĝenerala direkcio pri transmaroj konsistas el tri subdirekcioj[2] :
- la subdirekcio pri publikaj politikoj;
- la subdirekcio pri juraj kaj instituciaj aferoj;.
- la subdirekcio pri taksado, prospektivo kaj ŝtata elspezo.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.