From Wikipedia, the free encyclopedia
Miklós Rózsa [miklOŝ rOĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rózsa Miklós estis hungardevena usona komponisto.
Miklós Rózsa | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Rózsa Miklós | |||||
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1907 en Budapeŝto | ||||
Morto | 27-an de julio 1995 (88-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park (en) vd | ||||
Lingvoj | hungara • angla • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario Usono vd | ||||
Alma mater | Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko (–1929) vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Regina Berkovits (en) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | dirigento filmkomponisto pianisto muzikologo komponisto vd | ||||
Aktiva en | Hungario vd | ||||
Aktiva dum | 1918– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Miklós Rózsa [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1907 en Budapeŝto (Hungario), li mortis la 27-an de julio 1995 en Los Anĝeleso (Kalifornio, Usono).
Miklós Rózsa devenis el juda familio. Li aĝis 5, kiam li ricevis lecionojn pri violonado. Post 3 jaroj li jam koncertis. Intertempe li prenis ankaŭ aldviolonon kaj pianon. Li ankaŭ kolektis popolkantojn, kies melodiojn li profitis post jardekoj. Laŭ peto de lia patro li studis kemion en la Universitato de Leipzig en 1925, tamen en la sekva jaro li studis muzikon en la Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko en la sama urbo. En 1929 li akiris muzikan diplomon, intertempe liaj komponaĵoj jam aperis en Leipzig. Por tempo li restis en Leipzig kiel asistanto, sed li translokiĝis al Parizo en 1932, kie li daŭris la komponadon. Lia sekva stacio estis Londono, kie li komponis jam ankaŭ filman muzikon. Pro la 2-a mondmilito li translokiĝis al Holivudo, kie li iĝis signifa filma komponisto, ofte li laboris kune kun alia hungaro Jenő Zádor. Li ricevis Oskar-premiojn en 1946, 1948, 1959. Li havis edzinon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.