Michele Arabeno (naskiĝis la 31-an de marto 1872 en Ĝenovo, mortis en 1936 en Zanica) estis itala esperantisto.
Michele Arabeno | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1872 |
Morto | 26-an de januaro 1936 (63-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1911–) |
Li esperantistiĝis en 1910 (laŭ nekrologo en la itala revuo L'Esperanto) aŭ 1911 (laŭ Enciklopedio de Esperanto). Li vizitis ekde la sepa Universala Kongreso en Antverpeno ĉiujn sekvajn, ĝis sia morto. Ĉe la kongresoj li estis tre konata sub la nomo Onklo Miĉjo, pro sia gajeco. Li estis UEA-delegito en Ĝenovo kaj subtenanto de 1913.
Tradukis novelojn, rakontojn, sonetojn, monologojn. En 1922, okaze de la 50-a datreveno de la morto de Giuseppe Mazzini, li esperantistigis lian verkon Devoj de la Homo kaj eldonigis ĝin en 10 000 aŭ 100 000[1] ekzempleroj 164-paĝaj, pagitaj per monkolekto de la Laborista grupo kaj disdonita tra la mondo. Pro tiu ĉi traduko li ricevis profesoran titolon.
Li ankaŭ kunlaboris per pluraj tradukoj al la Itala Esperanto-Revuo.
Nekrologon publikigis la revuon L'Esperanto en la numero 2 de la jaro 1936; lia foto aperis en la sekva numero 3-4.
- Giuseppe Mazzini: Devoj de la Homo (El la itala lingvo trad. Mikaelo Arabeno. - 1. eld., Genova: Laborista Esperanto-Grupo, 1922. - 163 p.)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.