From Wikipedia, the free encyclopedia
Mia Amor MOTTLEY (la 1an de oktobro 1965) estas politikisto kaj advokato, funkciante kiel la oka Ĉefministro de Barbado kaj la gvidanto de la Barbada Laborista Partio [1]. Mottley estas la unua virina Ĉefministro de Barbado. Ŝi ankaŭ estas la unua ĉefministro de Barbado post ŝanĝo de la politika sistemo de konstitucia monarkio al parlamenta respubliko.
Mia Mottley | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Mia Mottley | |||||
Naskonomo | Mia Amor Mottley | ||||
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1965 (58-jaraĝa) en Barbado | ||||
Ŝtataneco | Barbado vd | ||||
Alma mater | Londona Lernejo de Ekonomiko United Nations International School (en) University of the West Indies - Cave Hill Campus (en) vd | ||||
Partio | Barbada Laborista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En la klimata konferenco en 2022, Mottley gvidis la akuzon al riĉaj landoj preni respondecon pri la klimata damaĝo kaŭzita al malriĉaj landoj. Ankaŭ, fine de la konferenco, estis subskribita interkonsento pri perdo kaj damaĝo por kompensi malriĉajn landojn trafitaj de katastrofoj rilataj al la klimata krizo .
Mottley estis naskita en Barbado en 1965. Ŝi devenas de familio de politikistoj. Ŝia avo, Ernest Deaton Mottley, estis la unua urbestro de Briĝurbo kaj membro de la Reprezentantĉambro por la Barbada Nacia Partio. Ŝia patro kaj onklo ankaŭ estis reprezentantoj en la Reprezentantĉambro.
Mottley frekventis mezlernejon ĉe la Internacia Lernejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko kaj Queen's College, en Husbands, Barbado. Ŝi faris siajn akademiajn studojn ĉe la London School of Economics kaj la Universitato de Londono [4].
Mottley komencis ŝian politikan karieron en 1991. De 1991 ĝis 1994 ŝi funkciis kiel opozicia parlamentano en la Supera Ĉambro por la Barbada Laborista Partio. En septembro 1994, tiam 29-jaraĝa, ŝi estis nomumita Ministro de Eduko kaj Junularo en la registaro de Owen Arthur. Mottley estis la plej juna politikisto estanta nomumita al ministeria pozicio en Barbado [5].
En aŭgusto 2001 ŝi estis nomumita kiel jura konsilisto al la Registaro de Barbado kaj estis la unua virino se temas pri teni tiun pozicion; kaj samtempe ŝi funkciis kiel ministro pri loĝado. Du jarojn poste, Mottley iĝis Vicministroprezidento kaj Prezidanto de la Barbada Social Council kaj Vicprezidanto de la Barbada Ekonomia Konsilio. Sekvante la ŝanĝojn en la registaro, en februaro 2006 Mottley estis nomumita Ministro de Ekonomio kaj Evoluo [6].
Mottley ankaŭ estis membro de la Inter-Amerika-Dialogo [7].
En 2008 la Barbada Laborista Partio perdis la baloton kaj Mottley venkis eksiĝintan ĉefministron Owen Arthur en la elekto por opoziciestro. Ŝi estis la unua virino kiu okupis la postenon. En la baloto de februaro 2013, ŝia partio perdis sed ŝi estis elektita al la opoziciestro [8].
La 24-an de majo 2018, Mottley estis elektita Ĉefministro de Barbado, kiam ŝia partio venkis en la baloto kun senprecedenca atingo de ĉiuj 30 sidlokoj en parlamento kaj estis la unua partio en historio se temas pri realigi tiun atingon. Krome, la partio gajnis 72.8% de la voĉdonoj - la plej alta procento kiun partio iam atingis en parlamenta baloto en Barbado [9].
En 2020 dum la parolado de la trono, la registaro de Mottley sciigis ke ĝi intencas abolicii la monarkion de Barbado kaj ke Elizabeto la 2-a finus ŝian rolon kiel Reĝino de Barbado kaj la lando transformus de konstitucia monarkio al parlamenta respubliko. Barbado retenos parlamentan sistemon, kie prezidanto tenas ceremoniajn poziciojn [10]. En deklaro en ŝia nomo, Mottley diris, ke estas tempo por Barbado "forlasi nian kolonian pasintecon" [11].
La 12-an de oktobro 2021, Mottley kaj la Gvidanto de la Opozicio proponis ke la aktuala Ĝenerala Guberniestro, Ŝia Moŝteuleco Sandra Parnell Mason, funkciu kiel kandidato por la pozicio de la unua Prezidanto de Barbado [12]. Ŝi estis elektita la 20-an de oktobro kaj ekoficis la 30-an de novembro 2021 en ceremonio ĉeestita de Karlo, tiam Princo de Kimrujo [13].
En la baloto de januaro 2022, la partio de Mottley, la Barbada Laborista Partio, gajnis ĉiujn tridek sidlokojn en parlamento kaj ŝi estis ĵurkonfirmita, por la dua fojo, kiel ĉefministro [14].
En la klimata konferenco en Sharm el-Sheikh de 2022 kaj en la klimata konferenco en Glasgovo de 2021, Mottley estis la plej elstara proparolanto de la evolulandoj. Ŝi alvokis la riĉajn landojn zorgi pri la malriĉaj landoj, kiuj suferas pro klimataj katastrofoj, kiuj ĉefe rezultas el la detruaj efikoj de la riĉaj landoj.
"Ni estis tiuj, kies sango, ŝvito kaj larmoj financis la industrian revolucion [...] kaj ĉu ni devas alfronti duoblan riskon, ke ni devos pagi la [median kaj ekonomian] prezon kiel rezulto de la samaj forcejefikaj gasoj ellasitaj ekde la komenco industria revolucio? Tio estas principe maljusta." [15]
La iniciato ofertis solvon al la defio de evolulandoj kiuj estas postulataj financi programojn por redukti forcej-efikaj gasoj kaj adaptiĝi al klimata ŝanĝo. Ĝis nun, la riĉaj landoj disdonis ĉirkaŭ 100 miliardojn da dolaroj jare en subvencioj kaj pruntoj. Sed, la ĉiujara bezono de la evolulandoj staras je bilionoj da dolaroj [16].
La Iniciato Bridgetown proponis ke parto de la financado de 650 miliardoj USD venus de la Internacia Monunua Fonduso en la formo de specialaj tiraj rajtoj dum 20 jaroj por financi tiujn, kiuj alfrontas klimatajn krizojn en evolulandoj. Mottley baziĝis sur precedenco en kiu la fondaĵo donis unufojan subvencion de la sama kvanto, por subteni la reakiron de la landoj de la mondo de la korona krizo. Apud la subvencio, regionaj disvolvaj bankoj disponigos bilionon da dolaroj en malaltinterezaj pruntoj por klimata elspezo en evolulandoj. La franca prezidento, Macron, estis la unua kiu publike subtenis la iniciaton kaj estis aligita de ŝtatestroj. La Bridgetown-iniciato estis difinita kiel reformo de la Internacia Monunua Fonduso kaj la Monda Banko [17].
Arkivigite je 2020-11-28 per la retarkivo Wayback Machine
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.