Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Messerschmitt KR200, aŭ Kabinenroller (kajutskutilo, aŭ eble pli bone rulkajuto), estis trirada veturilo dezajnita de la konstruanto de aviadiloj Fritz Fend kaj produktita en lia fabriko ekde 1955 ĝis 1964.
Messerschmitt KR200 | |
---|---|
modelo de aŭtomobilo | |
Produktanto | Regensburger Stahl- u. Maschinenbau, Regensburg, Germanio |
Gepatra kompanio | MesserschmittAG (1955-1956) Fahrzeug- und Maschinenbau GmbH, Regensburg (1956-1964) |
Aliaj nomoj | Kabinenroller, Karo |
Produktkvanto | ĉirkaŭ 40 000 |
Dezajnisto | Fritz Fend |
Motoro kaj transmisio | |
Motoro | Fichtel & Sachs dutakta unu-cilindro, 191 cc. Ĝi funkciis en ambaŭ direktoj de la kranko-akso. La startigilo estas komutata en inversa poluseco por starti inverse. |
Transmisio | kvar rapidumoj antaŭen aŭ malantaŭen, nesinkronigitaj. |
Pezo kaj povumo | |
Pezo | 506 lb (230 kg) |
Ĉasio kaj karoserio | |
Karoserio | travidebla tegmento, ŝanĝebla al kabrioleto, aŭ roadster; du seĝoj unu post alia. |
Dimensioj | |
Longeco | 111,0 in (2 819 mm) |
Larĝeco | 48,0 in (1 219 mm) |
Alteco | 47,2 in (1 199 mm) |
Benzin-kapacito | 3,5 USgal (13,2 l) |
Modeloj | |
Antaŭa modelo | Messerschmitt KR175 |
Sekvanta modelo | Tg 500 |
Aliaj modeloj | Messerschmitt KR175 Messerschmitt KR201 (roadster) FMR Tg500 |
S-ro Messerschmitt, dumtempe ne permesite produkti aviadilojn, estis transiginta siajn fabrikojn al produktado de aliaj produktoj. En 1952 Fend alparolis la firmaon Messerschmitt kun la ideo produkti malgrandajn veturilojn[1]. Bazo estis la Fend Flitzer.
La unua modelo estis la KR175, kiu havis motoron de kompanio Fichtel und Sachs. La nomo Kabinenroller signifas rulkajuto. Aparta kompanio estis fondita por la produktado, nomita Regensburger Stahl- und Metallbau GmbH.
En 1955 sekvis la modelo KR200, kiu havis pli fortan motoron kun 200 cm³. Ankaŭ kelkaj aliaj detaloj estis plibonigitaj. La prezo estis ĉ. 2 500 DM (germanaj markoj). Dum ĝia unua jaro estis jam produktitaj 12 000 ekzempleroj. Pro sia travidebla tegmento el plasto la veturilo ricevis la moknomon "Menschen in Aspik", homoj en aspiko. La konkurenca veturileto BMW Isetta ricevis la moknomon "Knutschkugel", kio signifas "suĉkisa sfero", ĉar en ĝi oni sidis unu flanke al la alia, kio estis granda avantaĝo tiurilate. Maksimuma rapideco de pli ol 90 km/h malgraŭ povumo de nur 10 ĉevalpovumoj estis atingita pro du faktoroj: la malgranda pezo kaj la tre bona fluliniformo kun tre mallarĝa front-areo. Pro tio kaj efika suspensio la Messerschmitt venkis klare dum vet-kurado kontraŭ sia konkurenco Isetta, speciale sur malbonaj vojoj, kie la Isetta havis problemojn, ankaŭ ricevante la nomon "Schlagloch-Suchgerät" {Stratotru-serĉilo).
En 1956, s-ro Messerschmitt denove ricevis permeson produkti aviadilojn kaj ne plu interesiĝis pri la veturiloj de Fend. Li vendis la fabrikon en Regensburg al Fend, kiu daŭrigis la produktadon de la KR200 kaj aliaj veturiloj.
Dum la ekonomio en Germanio bone kreskis, la intereso pri tre malgrandaj veturiloj malkreskis. La intereso moviĝis de du-radaj kaj triradaj veturiloj al pli grandaj kvar-radaj aŭtomobiloj. Dezirataj veturiloj estis tiam en Germanio minimume la Lloyd kaj VW, en Britio la Mini, en Italio la Fiat 500, en Francio la Citroën 2CV. Tial en 1964 la produktado de Messerschmitt ĉesis.
En 1955, por pruvi la dureblecon de la KR200, Messerschmitt preparis specialan KR200 por konkeri la mondan rekordon por 24 horoj por tri-radaj veturiloj. Tiu modelo havis nur unu seĝon kaj modifitan motoron, sed la ĉasio estis seria. La rekorda kurado okazis je la aŭtokonkurejo Hockenheimring norde de Heidelberg kaj rezultigis 24 mond-rekordojn en ĝia klaso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.