Remove ads
israela partio From Wikipedia, the free encyclopedia
Meretz (hebree מֶרֶצ "Vigoro") estas maldekstra, socialdemokratia kaj verda politika partio en Israelo.
Meretz | |
---|---|
מרצ | |
partio | |
Lando | Israelo |
Estro | Nitzan Horowitz |
Fondiĝo | 1992 |
Ideologio | Cionismo Pacismo Socialdemokratio Socialismo |
Junulara organizaĵo | Noar Meretz |
Retejo | meretz |
La partio estis formita en 1992 kun la kuniĝo de Ratz, Mapam kaj Shinui. Ĝi estis ĉe sia pinto en la 13-a Knesset inter 1992 kaj 1996, kiam ĝi tenis 12 sidlokojn. En la elektoj de 2015 la partio gajnis kvin sidlokojn.
Meretz estas sekulara partio, emfazanta duŝtatan solvon al la israela-palestina konflikto, socia justeco, homaj rajtoj (speciale por etnaj kaj seksaj minoritatoj), religia libereco kaj ekologiismo.
Meretz difinas sin kiel maldekstra, socialdemokratia partio. Ĝi vidas sin kiel politika reprezentanto de la israela pacmovado en la Knesset - tiel kiel urbaj konsilioj kaj aliaj lokaj politikaj korpoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.