Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mergus[1] (mergus) estas la genro de la tipaj merĝoj, fiŝmanĝantaj anasoj de la subfamilio de maraj anasoj nome Mergenoj. La Kapuĉmerĝo, ofte nomata Mergus cucullatus, ne estas el tiu genro sed tre proksime rilata. La alia "stranga" merĝo nome la Blanka merĝo (Mergellus albellus), estas laŭ filogenetiko pli proksime al la klanguloj de la genro Bucephala.
Merĝoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mezgranda merĝo (Mergus serrator) | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||||
Mergus australis (formortinta) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Kvankam ili estas maraj anasoj, plej el la merĝoj preferas riverajn habitatojn, kaj nur la Mezgranda merĝo estas komuna ĉe maro. Tiuj grandaj fiŝmanĝuloj tipe havas blankanigrajn, malhelbrunajn kaj/aŭ verdajn nuancojn en sia plumaro, kaj plej havas iome tufecajn krestojn. Ĉiuj havas segilformajn bordojn en siaj longaj kaj maldikaj bekoj kiuj helpas kaptoteni ties fiŝpredon. Kun la Blanka merĝo kaj la Kapuĉmerĝo, ili estas ofte konataj kiel "segilbekuloj". La klanguloj aliflanke manĝas ĉefe moluskojn, kaj krome havas plej tipan anasbekon. Ili estas klasitaj ankaŭ kiel "plonĝanasoj" ĉar ili iras tute subakven serĉe de manĝo. Laŭ aliaj trajtoj, tamen, la genroj Mergus, Lophodytes, Mergellus, kaj Bucephala estas tre similaj; unike inter ĉiuj Anseroformaj, ili ne havas kojnojn en malantaŭa bordo de ties sternumo, sed truojn ĉirkaŭitajn de osto.[2]
Oni priskribis el fosilioj kelkajn membrojn de tiu genro nome la jenajn:
La sulo de komenca Oligoceno nome "Sula" ronzoni estis dekomence miskomprenita kiel tipa merĝo.[4] Fosilio de fina Seravaliano (antaŭ ĉirkaŭ 13–12 milionoj de jaroj) foje atribuata al Mergus, trovita en kuŝejo Sajóvölgyi de Mátraszõlõs, Hungario, probable apartenas al Mergellus.[5] La parenceco de enigma "Anas" albae el Mesiniano (antaŭ ĉirkaŭ 7–5 milionoj de jaroj) de Hungario estas nedeterminita; ankaŭ ĝi estis dekomence konsiderata tipa merĝo.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.