komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Mels estas komunumo en la elektodistrikto Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 8887 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mels (stacidomo). |
Mels | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Sarganslando |
Koordinatoj | 47° 3′ 0″ N 9° 25′ 0″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 8026 |
Areo | 139,16 km² |
Alteco | 500 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8887 |
Komunumkodo | 3293 |
Kun areo 139,16 km² Mels estas laŭ surfaco la plej granda komunumo de Kantono Sankt-Galo. Ĝi situas ĉe la bordo de la rivero Seez inter Rejno kaj la monto Gonzen. Sur ĝia teritorio ankaŭ troviĝas la pinto de la monto Pizol kun Pizol-Glaĉero. Al la komunumo apartenas la municipoj valzaj vilaĝoj Schwendi kaj Weisstannen en la Weisstannen-Valo kaj la setlejoj Heiligkreuz, Plons, Ragnatsch, Butz, Sankt- Martin, Mädris, Tils kaj Vermol.
La komunumo Mels limas en nordo al Wartau, en nordoriento al Sarganso, en oriento al Fläsch (Kantono Grizono), en sudoriento al Vilters-Wangs, en sudsudoriento al Bad-Ragaz, en sudo al Pfäfers, en okcidento al Glaruso Sudo, kaj en nordokcidento al Flums.
Mels situas ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro kaj ankaŭ posedas aliron al la aŭtoŝoseo A3, kiu pasas tra ĝia teritorio. La diversaj municipoj de la komunumo Mels atingeblas per poŝtaŭtopuslinioj.
La unua dokumenta mencio de Mels sub la nomo Maile datiĝas el la jaro 765 post Kristo en la testamento de la episkopo Tello de Koiro. En la jaro 1647 estis inaŭgurita la kaupucena Monaĥejo Mels.
En la 15-a jarcento la civitanoj de Mels deziris fondi la Respublikon Sarganslandon. Tion ne toleris la Svisa Ĵurkomunumo, kiu okupis la regionon. Mels nun ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 estis sub kontrolo de voktoj de Ŝvico kaj Glaruso. Dum la Helveta Respublikoj en la jaroj 1798 ĝis 1803 Mels estis distriktĉefloko en la tiam ekzistanta Kantono Linth. Post la fino de la Helveta Respubliko Mels fariĝis parto de la nove kreita Kantono Sankt-Galo.
Mels apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.