From Wikipedia, the free encyclopedia
Melanokorifoj aŭ Melanocorypha estas malgranda genro de birdoj de la familio de Alaŭdedoj. Ties membroj ĉefe loĝas en mezvarma Azio el Turkio tra Centra Azio al Ĉinio, sed la Stepalaŭdo havas ankaŭ ekstensivan distribuon en Eŭropo ĉe la Mediteraneo.
Melanokorifoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiuj alaŭdoj estas ĉefe parte migrantaj, moviĝante relative tra mallongaj distancoj el la plej malvarmaj partoj de siaj teritorioj. Kelkaj specioj estas tre raraj vagantoj al okcidenta Eŭropo.
Tiuj estas birdoj de malferma terkultivejoj, stepoj aŭ duondezertoj. Ili nestumas surgrunde kaj la idoj estas fruemaj. La manĝaĵo estas semoj suplementitaj per insektoj ĉefe dum la reprodukta sezono. Ili estas gregemaj for de la reprodukta sezono.
La alaŭdoj de la genro Melanocorypha estas grandaj, fortikaj birdoj, 16.5-20 cm longaj kun fortaj dikaj bekoj kaj pli rondoformaj kapoj ol tiuj de aliaj alaŭdedoj. Kelkaj havas la tipan nedistingan plumaron de alaŭdo, ĉefe striita grizecbruna supre kaj blankeca sube, sed la Nigra alaŭdo kaj la Blankflugila alaŭdo havas distingajn masklajn plumarojn. Kelkaj specioj havas grandajn nigrajn makulojn en la brustoflankoj.
Dumfluge ili montras larĝajn flugilojn kaj mallongajn vostojn. La kantoj de plej parto de specioj estas kiel tiu de la kampalaŭdo.
Simms, Eric (author), Arlott, Norman (bildoj) Larks, Pipits and Wagtails(Collins New Naturalist, 1992) ISBN 0002198711
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.