Ĉiela mekaniko

studfako de astronomio From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Ĉiela meĥaniko estas unu el la studobjektoj, kiuj esploras la movon de la ĉielaj korpoj, aparte de la planedoj, naturaj satelitoj, artefaritaj satelitoj kaj kometoj el la vidpunkto de fiziko-matematiko. La precipa problemo de la ĉiela meĥaniko koncernas la stabilecon de la Sunsistemo. Tiun problemon oni povas alfronti pere de de matematikaj metodoj, konataj per la nomo "teorio pri perturboj" aŭ solvante la ekvaciojn de la movado per komputado.

Aliaj problemoj koncernantaj la ĉielan meĥanikon estas la orbitaj resonancoj, la interagoj inter la rivoluo kaj rotacio (resonanco spin-orbita), la dinamiko de la asteroidoj kaj de la Kujper-zono kaj la kalkolado de la orbitoj de ekstersunaj planedoj.

Remove ads

Precipa problemaro

La korpoj de la sunsistemo estas observataj jam de kvar jarcentoj kun granda akurateco fare de la astronomoj. La reciprokaj interagoj, precipe gravitaj, estigas movojn eĉ multe kompleksajn kaj malfacile antaŭvideblajn kaj forajn el la observa grado postulita. La pozicio de la luno, ekzemple, estas kalkulata kun eraro de deko da centimetroj danke al la teksniko de la laser ranging.

Necesas, tial, teknikoj tre rafinitaj por solvi la komplikaĵojn de la problemo de n korpoj se oni konsideras la eblajn fontojn de perturboj ankaŭ negravitaj, kiaj la premo de radiado kaj la eventuala ĉeesto de atmosferoj (kiel en la kazo de satelitoj orbitantaj ĉirkaŭ la tero malaltkvote, ĉar ne estas utiligebla helpe de matematiko la solvo per la cifereca kvadraturo se ne en la kazo de du korpoj.

Remove ads

Metodaro de la ĉiela meĥaniko

Vojaĝi al la suno mirinde malfacilas - video de la jutuba kanalo Scivolemo pri orbita meĥaniko de flugo al la suno.

Unu el la aliroj al tiu problemo konsistas en la laŭkvalita studo pri la diferencialaj ekvacioj cele determini iujn globalajn karakterizojn de la movo sen tamen profiti de la detala kalkulo de la orbito.

Tia studo povas havigi grandvalorajn informojn: en iuj kazoj eblas kompreni ĉu la movo de iu korpo estas vinklita ene de la surfaco, aŭ limiĝi informiĝi pri la longdaŭra stabileco de iu orbito.

Alia komplementa aliro konsistas en la solvo pri problemo aproksima (ĝenerale la problemo de la du korpoj.

Krome, la moderna teknologio informadika helpas solvi problemojn pere de oportunaj algoritmoj de integrala cifereca analitiko. Tia solvo de la problemo tamen ne komplete anstataŭas la ceterajn, pro la sentiva dependeco de la komencaj kondiĉoj, tipe la teorio de ĥaosaj sistemoj.

Remove ads

Historiaj skizoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads