grandurbo kaj universitata urbo en Demokratia Respubliko Kongo From Wikipedia, the free encyclopedia
Mbanza-Ngungu estas grandurbo kaj universitata urbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). Dum la kolonia erao la oficialaj loknomoj estis Thysville aŭ Thysstad, nomita post la belga urbofondinto Albert Thys. La urbo apartenas al la provinco Kongo Centra, la plej okcidenta parto de la lando, estas laŭ loĝantaro la tria plej granda urbo de la provinco, kaj inkluzivas ankaŭ la mallarĝan strion de atlantika marbordo de la lando.
Mbanza-Ngungu | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Demokratia Respubliko Kongo | ||
Provinco | Provinco Kongo Centra | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 101 336 (2012) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 5° 15′ S, 14° 52′ O (mapo)-5.2514.866666666667 [+] | ||
Alto | 610 m | ||
Areo | 8190 km² ( 819 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mbanza-Ngungu [+] | |||
Mbanza-Ngungu situas sur montetaro inter Angolo kaj Kongo (rivero) en la okcidenta parto de la lando. Kinŝaso troviĝas 116, Matadi 169, Boma 212, Bandundu 351, Lubumbashi 1558 km.
Albert Thys fondis la urbon en 1905. Ĝis 1932 la urbo estis feriejo, poste la trajno ekfunkciis. Ekde la 1980-aj jaroj Mbanza-Ngungu estas ankaŭ garnizono de la armeo.
Mbanza-Ngungu estas loko de la fera industrio kaj gravas la liverado inter la ĉefurbo kaj oceano. Menciindas ankaŭ la turismo.
Mbanza-Ngungu situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Kinŝaso kaj Boma. En 1957 ponto Thysville-Kasangulu estis inaŭgurita, kiu transiras la riveron Sukasou.
Mbanza-Ngungu situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 24 kaj 27 °C. La varmo kulminas en aŭgusto, malkulminas en decembro. Jare pluvas po 1469 mm. La pluvo kulminas en aprilo kaj novembro, inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.
Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo, la landa sekcio de TEJO kaj sekcio de Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio, la landa asocio de UEA, havas sian sidejon kaj centran adreson en Mbanza-Ngungu.
En la proksimeco diversaj kavernoj estas vizitataj. En kelkaj kavernoj vivas blindaj kaj senkoloraj fiŝoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.