From Wikipedia, the free encyclopedia
Mazi en Gondolando (aŭ, en la angla, Muzzy in Gondoland) estas brita animacia televidfilmaro kaj lernokurso, unue kreita en 1986 de BBC, kiel maniero instrui la anglan kiel duan lingvon. Ĝia Esperanta versio por komencantaj infanoj, junuloj kaj plenaĝuloj. Internacia Esperanto-Instituto (IEI) el Hago eldonis ĝin en 1995.[1]
Mazi en Gondolando Muzzy in Gondoland | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Wendy Harris | |
Eldonjaro | 1986 | |
Aliaj eldonoj | 1995 | |
Urbo | Londono | |
Eldoninto | British Broadcasting Corporation | |
Paĝoj | 159 + kantokasedo + du animaciaj filmoj | |
ISBN | 83-85677-35-6 | |
Mazi en Gondolando | |
---|---|
movbilda filmo • televida filmo | |
Originala titolo | Muzzy in Gondoland |
Produktadlando | Unuiĝinta Reĝlando |
Originala lingvo | la angla |
Kina aperdato | la 13-an de junio 1986 |
Ĝenro | animacio, komedio, lernofilmo |
Reĝisoro(j) | Richard Taylor |
IMDb | |
Ĝi estas verkita de Wendy Harris originale, kaj esperantigita de Roman Dobrzyński. La Esperantan lernolibron akompanas vidbendoj kun la animaciaj filmoj "Mazi en Gondolando" kaj "Mazi revenas al Gondolando" (ambaŭ dublitaj en Esperanton) kaj kantokasedo.
La libro enhavas la tutan tekston de la filmo, metodikajn konsilojn, kelkajn ekzercojn kaj leksikan indekson.
Mazi, granda eksterterulo simila al urso, venas el kosma spaco viziti Gondolandon, kie reĝo kaj reĝino reĝas. Tie li konos ne nur la gereĝojn, sed ankaŭ princinon Silvja, ĝardeniston Karlo kaj frenezan scienciston nomatan Korvaks. La nura homo en la serio estas Petro, kiu faras lingvajn klarigojn.
Nomo en Esperanto | Nomo en la angla | Angla voĉaktoro | Esperanta dublanto |
---|---|---|---|
Mazi | Muzzy | Jack May | Jerzy Jakubowski |
La reĝo | The king | Willie Rushton | Andrzej Tomecki |
La reĝino | The queen | Miriam Margolyes | Kalina Pieńkiewicz |
Princino Silvja | Princess Sylvia | Susan Sheridan | Krystyna Kozanecka |
Karlo | Bob | Derek Griffiths | Mieczyslaw Morański |
Korvaks | Corvax | Derek Griffiths | Jerzy Fornal |
Petro | Norman | Benjamin Whitrow |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.