Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dame Mary Louise Webster, OBE (19a de junio 1865 – 29a de majo 1948), konata profesie kiel May Whitty kaj poste, pro sia bonfara laboro, Dame May Whitty, estis angla aktorino de teatro kaj kino. Ŝi estis unu el la unuaj du distristaj virinoj kiuj ricevis la titolon de Dame. La brita sindikato de aktoroj kaj artistoj "Equity" estis establita en ŝia hejmo. Post sukcesa kariero ŝi translokiĝis al Holivudo estante 72-jaraĝa. Ŝi plu loĝis en Usono, kie ŝi ricevis premiojn pro siaj filmoroloj.
May Whitty | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
May Whitty | |||||
Naskonomo | Mary Louise Whitty | ||||
Naskiĝo | 19-an de junio 1865 en Liverpool | ||||
Morto | 29-an de majo 1948 (82-jaraĝa) en Beverly Hills, Usono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Kancero vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Gertrude Whitty (en) vd | ||||
Edz(in)o | Ben Webster (en) (–1947) vd | ||||
Infanoj | Margaret Webster (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra aktoro filmaktoro aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1914– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1895 ŝi vizitis Usonon, kie Whitty aperis en Broadvejo. Ŝia teatra kariero pluis dum la cetero de sia vivo. En marto 1910, ŝi faris transiron al mez-aĝaj kaj poste pliaĝaj roluloj, ludante ekzemple Amelia Madras en la kvarakta komedio de Harley Granville-Barker nome "The Madras House".[1] En marto 1922, ŝi ludis la rolon de Mrs. Bennet antaŭ la reĝino en bonfara ludado de Pride and Prejudice. Ŝi ludis pare kun sia edzo, kiu ludis Mr. Darcy.[2]
Whitty faris sian holivudan kindebuton estante 72-jaraĝa, rekreante sian teatran ludon de 1935 en la holivuda filmo Night Must Fall (1937), en kiu stelulis ankaŭ Robert Montgomery kaj Rosalind Russell. Ŝi ricevis nomumon al Oskar-premio. Tio kondukis al kelkaj helporoloj en filmoj, kiel tiu de la "vanishing lady" (forvaporinta sinjorino), Miss Froy, en la filmo de Alfred Hitchcock nome The Lady Vanishes (1938).[3]
Ŝi translokiĝis permanente al Usono (kvankam ŝi neniam iĝis usona ŝtatano) en 1939 kaj aperis kaj en teatro kaj en Holivudaj filmoj, kutime ludante rolojn de riĉaj vidvinoj. Tiele, kiel Lady Beldon en Mrs. Miniver (1942), ŝi ricevis duan nomumon al Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Duaranga Aktorino.[3]
Ŝi plue aktoris dum la cetero de sia vivo kaj mortis la 29an de majo 1948 en Beverly Hills, Kalifornio, prom kancero estante 82-jaraĝa;[3] ŝia edzo estis mortinta la antaŭan jaron dum operacio.
Whitty laŭlonge de sia kariero aperis en preskaŭ cent teatraĵoj kaj en preskaŭ kvardek filmoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.