From Wikipedia, the free encyclopedia
Mathurā (hindie मथुरा, urdue متھرا) estas urbego de Barato. Ĝi apartenas al la subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Agra kaj estas administra centro de la samnoma distrikto.
Mathurā | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 281001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 30′ N, 77° 40′ O (mapo)27.492413477.673673 [+] | ||
Alto | 181 m [+] | ||
Areo | 28,05 km² (2 805 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mathura [+] | |||
Laŭ la barata censo de 2011 la urbo tiam havis 441 894 loĝantojn.
Mathurā situas laŭ rivero 174 metrojn super la marnivelo. Bharatpur troviĝas 33, Hathras 34 (aŭ 41), kantona sidejo Agra 48, Aligarh 59, Palval 83, tutlanda ĉefurbo Delhio 137, Kanpur 278, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 330, Mumbajo 1069, Kolkata 1206 kilometrojn (aere) .
Dum la antikva periodo, Mathura estis ekonomia centro, lokita ĉe la kruciĝo de gravaj karavanaj vojoj.
Laŭ hinduismaj sanktaj skribaĵoj Mathura estas la naskiĝloko de la diaĵo Kriŝno. La templo Keshav Dev estis konstruita en antikva tempojoj sur la loko de la legenda naskiĝloko (subtera malliberejo). Laŭ la epopeoj Mahabarato kaj Bhagavata Purana, Mathura estis la ĉefurbo de la Reĝlando Surasena, regata fare de Kansa, la patrina onklo de Ŝri Kriŝno.
En Mathurā funkcias unu el la plej grandaj naftorafinadoj de Azio.
En Mathurā la plej ofta religio estas la hinduismo (81,5%) kaj islamo (17%), iomete aliaj. La urbego estas signifa hindua pilgrimloko.
La oficialaj lingvoj estas la hindia kun pli, ol 95% da parolantoj, la urdua kaj la loka dialekto en:Braj Bhasha.
En Mathurā la plej altnivela instruado okazas en universitatoj kaj institutoj.
Mathurā estas fervoja kaj ĉefvoja nodo. 6 fervojaj linioj, 4 ĉefvojoj, 2 flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Agra.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.