Materikvanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
La materikvanto, n, de specimeno aŭ sistemo estas fizika kvanto kiu estas proporcia al la nombro da elementaj entoj ĉeestantaj. "Elementaj entoj" povas esti atomoj, molekuloj, jonoj, elektronoj, aŭ partikloj, de kiuj la elekto dependas de kunteksto kaj estas mencienda. Anstataŭ materikvanto oni iam skribas je ĥemia kvanto aŭ, malĝuste, nombro da moloj. [1]
Raciigo
Kial uzatas materikvanto anstataŭ maso aŭ volumeno por priskribi kiom? Ĉar en kemia reakcio, la kemiaĵoj reagas molekulo-al-molukulo, jono-al-jono ktp. Ĉar diversaj atomoj kaj tial molekuloj havas malsaman mason, 100 gramoj de iu substanco estas malsama nombro da iu alia substanco. Ekzemple, 100 gramoj da karbono havas pliajn molekulojn ol 100 gramoj de oksigeno.
Vidu: Stekiometrio
Terminologio
Citante materikvanton, oni devas specifi la rilatan enton (krom se mankas ebleco de dubsenco). Unu molo de kloro povas rilati al kloraj atomoj (kiel ekzemple 58,44 g da kalia klorido) aŭ al kloraj molekuloj (kiel ekzemple 22,711 dm3 da gasa kloro je norma temperaturo kaj premo). La plej simpla metodo eviti dubsencon estas anstataŭigi la terminon "substanco" per la nomo de la ento kaj/aŭ citi la empirian formulon. Ekzemple:
- kvanto da triklormetano, CHCl3
- kvanto da natrio, Na
- kvanto da hidrogeno (atomoj), H
- n(C2H4)
Oni povas konsideri tion teĥnika difino de la vorto "kvanto". Tia uzado foje troviĝas en la nomoj de derivitaj kvantoj.
Notoj kaj referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.