From Wikipedia, the free encyclopedia
En la mateno de la 17-a de novembro 1997 grupo da ses teroristoj, maskovestita kiel sekurec-servistoj, pafis je turistoj kiuj ĵus eliris aŭtobuson sur parkadejo ĉe la templo den Haĉepsut apud Karnak (Luksoro). La teroristoj estis armitaj per maŝinpafiloj kaj tranĉiloj. Dum la masakro 62 homoj mortis, de kiuj 58 turistoj (35 svisoj, dek japanoj, ses britoj, kvar germanoj, unu franco, unu kolombiano kaj unu persono kun la bulgara kaj brita nacieco. Ankaŭ kvar egiptoj mortis: tri policanoj kaj unu ĉiĉerono. Inter la vunditoj troviĝis 12 svisoj, du japanoj, du germanoj, unu franco kaj naŭ egiptoj. Inaj viktimoj estis kripligitaj per tranĉiloj. En la ventra kavo de unu el la viktimoj la krimuloj postlasis mesaĝon 'ke ili batalis kontraŭ la korupta reĝimo en Egiptio'.
Masakro de Luksoro | |
---|---|
La loko de la atenco | |
Historia periodo: | 1997 |
Celo: | turistoj |
Sekvoj: | morto de 62 homoj kaj 26 vunditoj |
Dato: | 17-a de novembro 1997 |
Loko: | Luksoro,(Egiptio) |
Verŝajna atencanto: | al-Gama'a al-Islamiyya |
Uzita armilo: | maŝinpafiloj tranĉiloj |
Kazo hodiaŭ: | ne tute klarigita |
La teroristoj klopodis eskapi per kaperi aŭtobuson, ili postulis ke la ŝoforo portu ilin al alia turista allogaĵo: la Valo de la Reĝoj, je la alia flanko de la monteto. La ŝoforo agis alie, kaj vundiĝis. Sekve la teroristoj elfuĝis la aŭtobuson, persekutinta de la polico. La polico mortigis ĉiujn teroristojn.
Neniam iu estis akuzita kaj neniu iam aperis antaŭ la juĝisto pro ĉi tiuj atenco.
Koordinatoj:
25° 44′ 18″ N, 32° 36′ 23″ O Mapo
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.