From Wikipedia, the free encyclopedia
Marton — oficiale Marton-in-Cleveland — estas dormeja ĉirkaŭurbo de Middlesbrough, en nordorienta Anglio, konstruita el la 1950-aj jaroj antaŭen, ĉirkaŭ kaj trans malgranda vilaĝo samnoma. Marton nune staras tute ene de la limoj de la municipo Middlesbrough kiu estas parto de North Yorkshire por ceremoniaj celoj. Origine, la paroĥo Marton etendis ĝis la Rivero Tees; sed, pro la etendo de Middlesbrough, tiu paroĥo iĝis iom post iom pli malgranda. Allogoj estas ekzemple la Parko Stewart.
La fama esploristo kaj navigisto James Cook naskiĝis el James kaj Grace Cook en argila kabano en la vilaĝo Orienta Marton en 1728, kaj li loĝis mallonge en la vilaĝo, ĝis la familio translokiĝis al Great Ayton.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.