Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Martín SARMIENTO aŭ oficiale Pedro José García Balboa, estis hispana verkisto kaj saĝulo apartenanta al la ordeno de benediktanoj kaj laŭ la skolo al la Klerismo. Naskiĝinta la 9-a de marto de 1695 kaj mortinta en Madrido, la 7-a de decembro de 1772.
Martín Sarmiento | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pedro José García Balboa |
Naskiĝo | 9-an de marto 1695 en Villafranca del Bierzo |
Morto | 7-an de decembro 1772 (77-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana • galega |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Salamanko |
Okupo | |
Okupo | religiulo verkisto |
Lia infanaĝo kaj junaĝo okazis en Pontevedra kaj en 1710 ankoraŭ 15jaraĝa translokiĝis al Madrido kaj iĝis monaĥo. Poste li studis Arton kaj Filozofion en la monaĥejo kiun lia ordeno havis en Irache. Poste li eniris en la Universitato de Salamanko, por studi Teologion. Poste li profesoris en benediktinaj monaĥejo kaj ĉirkaŭ 1723 kontaktiĝis kun la fama saĝulo kaj samordenano Benito Jerónimo Feijoo. Poste li definitive stliĝis en Madrido.
Li interesiĝis pri lingvoj, ĉefe latinidaj kaj partikulare pri la kastilia kaj pri la galega, kiun li defendis. Li verkis libron en galega titole Coloquio de veinticatro galegos rústicos (parolado de 24 galegaj kamparanoj), danke al kiu oni konas la tiaman galegan. Temas pri 1.200 koploj diritaj de grupo de galegoj kiuj revenas el Madrido kaj rakontas pri la morto de la reĝo Filipo la 5-a kaj pri la festoj de la altronigo de Fernando la 6-a.
Li interesiĝis ankaŭ pri botaniko kaj medicino; konis detale la nomojn de la plantoj kaj ties sanefikojn. Li priokupiĝis por la plialtigo de la teknika kaj ekonomia niveloj de la lando, kongrue kun la pensaro de la Klerismo. Pro lia enorma saĝeco ĉe la plej diversaj fakoj oni mendis al li la bildaran programon por la Reĝa Palaco de Madrido, tiam konstruata. Li planis ambician alegorion de la historio de la hispana reĝaro, kiu pro komplikeco estis realigita nur parte.
Li luktis, same al Feijoo, kontraŭ superstiĉo kaj nesciado, proponante la fondon de bibliotekoj en vilaĝoj. Li mem posedis unu el la plej gravaj en la tiama Hispanio. Male al Feijoo, Sarmiento kredis necese koni, rekuperi kaj savi la tradiciojn kaj la popolan kulturon. Je tio li estis pioniro kaj kontribuis multe al la priserĉado kaj rekuperado de la galega kulturo.
Li publikigis defende de Feijoo, du volumenojn de Demostración críticoapologética del Theatro Crítico Universal en 1732. Tamen la resto de liaj multnombraj verkoj, frukto de granda laborkapablo, restis neeldonitaj. Lia amiko, la duko de Medina-Sidonia kolektis en 17 volumenoj la manuskriptajn verkojn de la monaĥo kaj en 1775 oni ekpublikigis liajn Obras póstumas (postmorta verkaro), sed oni faris nur la unuan volumenon, kiu enhavas la Memorias para la Historia de la poesía y poetas españoles (poezihistorio), kuriozas libro plena je intuicioj. En 1787 oni publikigis en Madrido la Disertación sobre las virtudes maravillosas y uso de la planta llamada carqueixa (pri kuracplanto). Aliaj verketoj de la pastro Sarmiento aperis sporade en diversaj epokoj aŭ en revuoj, sed la plej parto el lia verko restas neeldonita.
Je instigo de Sarmiento oni kreis la institucion de la Reĝa Botanika Ĝardeno de Madrido. Ekde 1743 li defendis la kreadon de publikaj bibliotekoj kaj ĝardenoj en diversaj hispanaj urbo, je imito de tiuj de tiama Eŭropo, same kiel la konstituon de Akademioj kaj universitataj fakoj de Natura Historio, Agrikulturo kaj Botaniko.
Ĉar li realigis gravan laboron por analizo de la galega lingvo, oni dediĉis al li la celebron de la Tago de la Galega Beletro en 2002.
En 1944 oni fondis la Instituton Padre Sarmiento de Estudos Galegos, cele pluigi lal laboron de la Seminario de Estudos Galegos. En tiu instituto oni realigas aktuale ekspoziciojn, publikojn kaj reserĉolaborojn en la fakoj Beletroj kaj Socisciencoj.
Citita Bibliografio
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.