Marko Tulio Cicerono (latine Marcus Tullius Cicero; naskiĝis la 3-an de januaro -106 en Arpino, Italio, mortis la 7-an de decembro -43 en Formia) estis oratoro kaj ŝtatisto de Romio, ĝenerale konsiderata la plej granda latina proza stilisto.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Cicero. |
Mārcus Tullius Cicerō (106 a. K. - 43 a. K.) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de Marcus Tullius Cicero, pli konata kiel Cicerono. | |||||
Persona informo | |||||
M.Tullius M.f.M.n. Cor. Cicero | |||||
Naskiĝo | 3-a de januaro 106 a. K. en Arpino, Italio | ||||
Morto | 7-a de decembro 43 a. K. en Formia, Italio | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Senkapigo vd | ||||
Religio | Romia religio vd | ||||
Etno | Romianoj vd | ||||
Lingvoj | latina • antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Partio | vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Tulioj-Ciceronoj vd | ||||
Patro | Marko Tulio Cicerono vd | ||||
Patrino | Helvia (mul) vd | ||||
Gefratoj | Kvinto Tulio Cicerono vd | ||||
Edz(in)o | Publilia (en) (nekonata valoro–45 a. K.) Terentia (mul) (79 a. K.–46 a. K.) vd | ||||
Infanoj | Tullia (mul) ( Terentia (mul) ) Cicerono la juna ( Terentia (mul) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo Romia politikisto ancient Roman military personnel (en) advokato oratoro Romia pastro juristo verkisto poeto politikteoriisto politikisto vd | ||||
Laborkampo | Filozofio, retoriko kaj literaturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Pri la Oratoro ❦ Pri la Respubliko ❦ Pri la Leĝoj ❦ Pri Devoj ❦ Pri Invento ❦ Catiline Orations ❦ Philippicae ❦ Kontraŭ Verro ❦ Por Arĥiaso Poeto ❦ Paradoksoj de la Stoikistoj ❦ Hortensio ❦ Pri la Celoj de Bono kaj Malbono ❦ Tuskulaj Diskutoj ❦ Katono la Maljuna pri Maljuneco ❦ Laelius de Amicitia ❦ Pri la Naturo de la Dioj ❦ Pri Aŭgurado ❦ Pri Sorto ❦ Oratoro al Bruto ❦ Topica vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis gvidanto en la lasta duon-jarcento de la Romia Respubliko. Dum lia oratorado kaj prozo estis alte taksataj, lia poezio ne ĝuis similan pozitivan reputacion.
Cicerono estis konsulo en -63, la unua viro elektita konsulo kiu havis neniujn konsulajn prapatrojn de pli ol 30 jaroj (tion oni nomis: li estis "nova homo"). Li estas aparte fama pro siaj oratoraĵoj kontraŭ Katilino. Sume estis kvar: du al la senato, kaj du al la popolo. Oni poste ekzilis lin, kaj dum ĉi tiu tempo, li verkis siajn oratoraĵojn, antaŭ ol reveni al Romo. Finfine, oni ekzekutis lin, kaj liajn manojn kaj kapon oni pendigis en la rostroj en la roma forumo. Bofilo lia estis Publio Kornelio Dolabelo.
Precipaj verkoj
Oratoraĵoj
- Pro Quinctio
- Pro Roscio Amerino
- Pro Roscio Comodeo
- de Lege Agraria Contra Rullum
- In Verrem
- de Imperio Cn. Pompei
- Pro Cæcina
- Pro Cluentio
- Pro Rabirio Perduellionis Reo
- In Catilinam I-IV
- Pro Murena
- Pro Sulla
- Pro Flacco
- Pro Archia
- Post Reditum in Senatu
- Post Reditum in Quirites
- de Domo Sua
- de Haruspicum Responsis
- Pro Cn. Plancio
- Pro Sestio
- In Vatinium
- Pro Cælio
- de Provinciis Consularibus
- Pro Balbo
- Pro Milone
- In Pisonem
- Pro Scauro
- Pro Fonteio
- Pro Rabirio Postumo
- Pro Marcello
- Pro Ligario
- Pro Deiotaro
- Philippicae orationes
Filozofiaj verkoj
- de Inventione
- de Optimo Genere Oratorum
- Topica
- de Oratore
- de Fato
- Paradoxa Stoicorum
- De Partitione Oratoria
- Brutus
- Orator
- De re publica
- de Consulatu Suo
- de Legibus
- de Finibus
- Tusculanæ Disputationes
- de Natura Deorum
- Academica
- Cato Maior de Senectute
- Laelius de Amicitia
- De divinatione
- De officiis
- Commentariolum Petitionis
Leteroj
- ad Atticum
- ad Familiares
- ad Quintum
- ad Brutum
- oratoraĵoj - 58 ankoraŭ ekzistas, 88 estas registritaj
- retoriko - teoriaj kaj historiaj verkoj ankoraŭ ekzistas
- leteroj - centoj da ekzistantaj leteroj publikiĝis post lia morto
- filozofio - politika filozofio, etiko, kaj teologio
Vidu ankaŭ: Katilinaj Oratoraĵoj
En Esperanto
- Sonĝo de Scipiono en traduko de Hjalmar Johannes Runeberg & de Gerrit Berveling eld. VoKo 1994.
- Iom larĝa elekto de liaj verkoj (el ĉiuj ĝenroj krom poezio) en Antologio Latina volumo 1, paĝ. 82-152 de Gerrit Berveling eld. Fonto 1998.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Verkoj de Cicerono ĉe the Latin Library: http://www.thelatinlibrary.com/cic.html
- Verkoj de Cicerono ĉe IntraText Digital Library: http://www.intratext.com/Catalogo/Autori/AUT76.HTM
- Mallonga rakonto tradukita al Esperanto.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.