Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto de Marjovo aŭ Marjovskij distrikto (ruse Марёвский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la vilaĝo Marjovo.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 4042 homoj.[2]
distrikto de Marjovo | ||
ruse: Марёвский район | ||
distrikto de la Novgoroda provinco | ||
La pejzaĝa parko "Ĥlebalovo" en la distrikto Marjovskij | ||
|
||
Lando | Rusio | |
---|---|---|
Administra centro | Marjovo | |
Areo | 1 818,70 km² (181 870 ha) | |
Loĝantaro | 4 042 (2020) | |
Denseco | 2,22 loĝ./km² | |
Estiĝo | 1927 | |
Horzono | UTC+03 | |
Tel. prefikso | +7 81663x-xx-xx | |
OKATO | 49 223 000 000 | |
La distrikto de Marjovo sur la mapo de la Novgoroda provinco
| ||
Vikimedia Komunejo: Maryovsky District | ||
Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto | ||
La distrikto de Marjovo situas sude de la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 1818,70 km².[3] Arbaroj okupas preskaŭ 75 procentojn (1361,5 km²) da la distrikta areo, marĉoj – preskaŭ 8 (142,23 km²) procentojn.[1]
Nord-oriente kaj norde la distrikto de Marjovo najbaras kun la distrikto de Demjansk, nord-okcidente – kun la distrikto de Staraja Russa, okcidente – kun la distrikto de Poddorje, sud-okcidente – kun la distrikto de Ĥolm, sude kaj sud-oriente – kun la Tverja provinco.[1]
La plej granda rivero de la distrikto estas Pola.
En la distrikto de Marjovo la averaĝa temperaturo de januaro estas −8,5 °C, la averaĝa temperaturo de julio estas +17,1 °C. La minimuma temperaturo, registrita en la distrikto, estas −50 °C.[1]
La blazono de la distrikto de Marjovo estis oficiale aprobita la 29-an de septembro 1999 kaj en la Rusia ŝtata heraldika registro ricevis la numeron 603. La blazono estas ruĝa ŝildo, sur kiu malsupre estas blua akvo, sur ĝi tri verdaj montetoj kaj tri arĝentaj turoj, unuigitaj per same arĝenta palisaro. En la supra maldekstra angulo situas ora providenca okulo, turninta al la meza turo kun tri oraj lumoj. La meza turo havas malfermitan pordegon.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.