From Wikipedia, the free encyclopedia
Mariveles, - tagaloge Bayan ng Mariveles - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bataano. La urbego konsistas el 18 distriktoj.
Mariveles | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2105 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 149 879 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 974 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 26′ N, 120° 29′ O (mapo)14.433333333333120.48333333333 [+] | ||
Alto | 96 m [+] | ||
Areo | 153,9 km² (15 390 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mariveles [+] | |||
Mariveles situas en meza okcidenta parto de la insulo en la suda pinto de la duoninsulo Bataano ĉe la samnoma golfo Mariveles kaj sur piedoj de la samnoma monto Mariveles . Areo de la 18 distriktoj kovras paŝtejojn (69%), arbarojn (19%), agrikulturajn terenojn (6%) kaj kvartalojn, industriajn lokojn. Balanga (Filipinoj) troviĝas 29, ĉefurbo Manilo 55 (sed laŭvoje 164), Kezonurbo 69, Legazpio (Albajo) 381, Laoag 421, Puerto Princesa 556, Cebuurbo 591, Tacloban 604, Zamboanga 855, Dabao 993, General Santos 1058 kilometrojn (aere) .
Franciskana monaĥo fondis la vilaĝon - tiam nomata Camaya - en 1578. Administre ĝi apartenis al alia municipo. En 1754 Mariveles estis deklarita sendependa komunumo. Usono havis la areon inter 1898-1946. En tiu periodo Usono establis ĉe Mariveles mararmean bazon, kiu kapitulacis al la japana imperia armeo en 1942. La japana dominado finiĝis en 1945. Mariveles atingis la internacian klasifikadon grandurbo (pli granda ol cent mil loĝantoj) en la 2000-aj jaroj.
La lokaj okupiĝoj estas la fiŝkapto kaj urbaj servoj.
La loĝantoj plejparte estas katolikoj. En Mariveles politeknika universitato kaj mara akademio funkcias.
Mariveles estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭdirekte. La urbego havas maran havenon por malgrandaj pramoj fiŝkaptistaj ŝipetoj. La pramo atingas Manila dum 40 minutoj. Enurbe motorizitaj tricikloj kaj busetoj trafikas.
Mariveles situas en la savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 1326 mm, sed inter majo kaj oktobro pli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.