kuba komputika inĝeniero kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Maria Lisandra GONZALEZ HURTADO (naskiĝis la 19-an de novembro 1987 en Guantanamo, Kubo) estas kuba komputika inĝeniero kaj esperantisto.
Maria Lisandra Gonzalez Hurtado | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1987 (36-jaraĝa) en Guantanamo |
Lingvoj | Esperanto • angla • franca • hispana |
Loĝloko | Havano • Tjumeno |
Alma mater | Universidad de las Ciencias Informáticas |
Familio | |
Edz(in)o | Stanislavo Belov |
Infano | Stano Leonid Belov Gonzalez |
Okupo | |
Okupo | komputosciencisto instruisto radio-prezentisto esperantisto |
Ŝi naskiĝis en Guantanamo, finis tie mezlernejon kaj poste studis en la Universidad de las Ciencias Informáticas en Havano, kiun ŝi finis en 2011[1]. Poste ŝi revenis al Guantanamo, kie ŝi loĝis kaj laboris kiel informadikisto.
En 2016 ŝi transloĝiĝis al Havano kaj okupiĝis pri familiaj aferoj. Ekde 2021 ŝi loĝas en Tjumeno (Rusio) post edziĝo kun la esperantisto Stanislavo Belov[2][3]. Ili havas filon Stano Leonid Belov Gonzalez (n. 2017).
Lisandra estis LKK-ano de la IJK 2010, organizanto de la esperanto-klubo ĉe la Universidad de las Ciencias Informáticas en Havano kaj estrarano de KEJO (Kuba Esperantista Junulara Organizo) dum pluraj jaroj[4]. Ŝi partoprenis en UK 2010 (Kubo) kaj UK 2016 (Slovakio).
Ekde 2021 ŝi estas aŭtorino de ĉiusemajna programo de Radio Havano Kubo en Esperanto, en kiu ŝi prezentas interesajn lokojn en Kubo, rakontas pri historio kaj kulturo de la lando[5].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.