From Wikipedia, the free encyclopedia
Margit Angerer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Angerer Margit estis hungara operkantisto, (soprano). Ŝia nobela antaŭnomo estis nyílhegyi [njilhedji], ŝia origina familia nomo estis Rupp, ŝiaj nomvariantoj estis Margit von Rupp, Margit Schenker-Angerer.
Margit Angerer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rupp Margit |
Naskiĝo | la 6-an de novembro 1895 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 31-an de januaro 1978 en Londono (Britio) |
Mortokialo | Gripo |
Lingvoj | germana • angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Gottfried Schenker-Angerer (en) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto concert singer (en) |
Margit Rupp naskiĝis la 6-an de novembro 1895 (estas ankaŭ aliaj datenoj pri la naskiĝo) en Budapeŝto, ŝi mortis la 31-an de januaro 1978 en Londono.
Margit Angerer frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto. Post la diplomo ŝi plulernis en Vieno, en 1920 ŝi edziniĝis. Pro la geedziĝo ŝi faris paŭzon, ŝi apartenis al Reĝa Operejo de Budapeŝto nur du jarojn. Inter 1926 kaj 1938 ŝi estis membro de Viena Ŝtata Operejo, poste ŝi translokiĝis al Londono, kie ŝi kantadis en koncertoj kaj ankaŭ instruis.
Unufoje ŝi havis kantistan rolon en hungara-germana-aŭstra filmo Rákóczi induló (1933).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.