From Wikipedia, the free encyclopedia
La Maraj fortikaĵoj Maunsell (angle Maunsell Forts) estas grupo de konstruitaj platformoj kaj turoj sur tiuj, kiujn uzis la brita armeo dum la Dua Mondmilito antaŭ la angla orienta bordo en malprofundaj akvoj ĉe alfluo de Tamizo kaj Mersey. La nomo memorigas je konstruisto, arkitekto de tiuj, je Guy Maunsell.
Maraj fortikaĵoj Maunsell | |
---|---|
aro de konstruaĵoj [+] | |
Akvejo | Norda maro |
Materialo | betono, metalo [+] |
Vikimedia Komunejo: Maunsell Forts [+] | |
Ne ĉiu fortikaĵoj postrestis, hodiaŭ ekzistas nur Roughs Tower, Red Sands, Shivering Sands kaj Knock John.
Grandan konatecon atingis la fortikaĵo Roughs Tower, kiun okupis grupo de Paddy Roy Bates en 1967 kaj deklaris la sendependan princlandon Sealand.
La arĥitekto Guy Maunsell akiris en oktobro 1940 kontrakton por konstrui 5 novtipajn marajn fortikaĵojn. Oni celis stacionigon de ĉ. 100 soldatoj kun municio por unu monato kaj kapablo defendi Anglion kontraŭ la germanaj aeratakoj.
Ĉiuj fortikaĵoj sidas sur betonfortigita pontono sur la margrundo, super tio du kavaj betoncilindroj, interne kun pluraj etaĝoj. Super tiuj situas relative simpla platformo, kiu estis ekipita kun po du 3,7" (94 mm)-MK2c-Flak-pafilego kaj du 40 mm-Bofors-pafilego.
El la planitaj 5 oni konstruis nur kvar platformojn:
Maunsell akiris novan kontrakton en 1942 fare de la mararmeo por konstrui ses novajn fortikaĵojn, el kiuj pro tri estis lokigita al alfluo de Tamizo kaj de Mersey. Ili devis servi kontraŭ la germanaj flugatakoj, kiuj minacis la ŝipkonstruadon ĉe Londono. La armeaj konstruaĵoj estis lokigitaj en 1943 ĉe la Tamizo:
La pluaj tri fortikaĵoj estis konstruitaj, lokigitaj laŭplane ĉe alfluo de Mersey.
La armeaj maraj fortikaĵoj ĉe la Tamiza alfluo detruis dum la Dua Mondmilito unu rapidboaton, 22 aviadilojn kaj 31 flugilajn bombojn V1. Ĝis fine de la 1950-aj jaroj oni gardis la fortikaĵojn, sed poste oni demuntis la armilojn kaj forlasis ilin.
Post akcidentoj, oni malmuntis Nore (1953), Tongue Sands kolapsis en 1996 post fortaj sturmoj.
De 1964 ĝis 1967, pirataj radio-disaŭdigoj okupis la forlasitajn platformojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.