rivero de Britio From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Mersey (angle River Mersey, prononco laŭ sistemo IFA mɜːzi) estas rivero en la nordokcidenta parto de Anglio. La nomo estas derivita de la anglosaksa lingvo kaj tradukiĝas kiel "lima rivero". La rivero eble estis la limo inter la malnovaj reĝlandoj Mercia kaj Northumbria kaj por jarcentoj ĝi formis parton de la limo inter la historiaj graflandoj Lancashire kaj Cheshire.
Mersey | |
---|---|
almara rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Nordokcidenta Anglio |
Longeco | 113 km |
Fluo | |
Fonto | kunfluejo de la riveroj Tame kaj Goyt en Stockport |
- Koordinatoj | 53° 24′ 52″ N, 2° 9′ 24″ U (mapo)53.414444444444-2.1566666666667 |
Enfluejo | inter Liverpool oriente kaj Birkenhead okcidente en la golfeton de Liverpool, parto de la Irlanda Maro |
- Koordinatoj | 53° 27′ 8″ N, 3° 2′ 23″ U (mapo)53.452222222222-3.0397222222222 |
Geografio | |
La rivero ekestas ĉe la kunfluejo de la riveroj Tame kaj Goyt en Stockport. Ĝi fluas okcidenten tra la antaŭurbaj areoj de suda Manĉestro, enfluas kanalon subtenante la kanalan akvonivelon, sed post ses kilometroj forlasas la kanalon fluante al Warrington kie la rivero plilarĝigas kaj remallarĝigas kiam ĝi pasas inter la urboj Runcorn kaj Widnes.
De Runcorn la rivero plilarĝigas en grandan estuaro, kiu vastas 5 kilometrojn je ĝia plej larĝa punkto proksime de la haveno Ellesmere. Tiam la rivero fluas norden kiam la estuaro mallarĝigas inter Liverpool oriente kaj Birkenhead sur la duoninsulo Wirral okcidente. Fine ĝi elfluas en la golfeton de Liverpool, parto de la Irlanda Maro. Entute la rivero longas 113 kilometrojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.