From Wikipedia, the free encyclopedia
Manzanar estis usona koncentrejo por japanoj kaj japandevenaj usonanoj dum la dua mondmilito. Ĝi estas la plej konata el la 10 koncentrejoj en Usono, kiuj akceptis ĝis 110.070 malliberuloj.
Situo sur la mapo de Usono |
Manzanar situas ĉepiede de la Sierra Nevada en la valo Owens en Kalifornio, inter la urboj Lone Pine sude kaj Independance norde, ĉirkaŭ 370 km nordoriente de Los-Anĝeleso. La hispandevena nomo signifas pomujaron.
La nacia parkoservo (angle: National Park Service, NPS) konsideras Manzanar-on la plej bone konservitan ekskoncentrejon kaj nomis ĝin oficiale Historia nacia loko Manzanar[1]
Longe antaŭ la alveno de la unuaj malliberuloj en marto 1942 Manzanar estis loĝloko de indianaj triboj, kiuj loĝis ĉefe en vilaĝoj proksime al la riveretoj de la regiono. Brutbredistoj kaj ministoj oficiale kreis la urbon de Manzanar en 1910[2], sed devis forlasi ĝin en 1929 post kiam la urbo de Los-Anĝeleso aĉetis la rajtojn pri la akvo kaj sekigis la tutan regionon[1].
Post la liberigo de la lastaj malliberuloj en 1945 eksmalliberuloj kaj aliaj volontuloj klopodis protekti la lokon kaj igi ĝin nacia historia ejo por klarigi la tiaman situacion en la koncentrejo al ontaj generacioj[3], sed ankaŭ tiun de la epoko de la agrikulturistoj, de la indianoj (Pajuteoj) kaj de la rolo de la akvo en la valo Owens[3][4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.