Franca tamburisto, studiomuzikisto, komponisto, kantisto, lirikisto, perkutisto kaj muzikproduktanto (naskita 1958)Manu Katche From Wikipedia, the free encyclopedia
Manu KATCHÉ (fakte: Emmanuel KATCHÉ) (naskiĝis la 27-an de oktobro 1958 en Saint-Maur-des-Fossés, departemento Val-de-Marne) estas franca frapinstrumentisto kaj tutmonde demandata studiomuzikisto. Krom tio li ankaŭ aperas kiel komponisto, kantisto, kantteksta verkisto, perkutinstrumentisto kaj muzikproduktisto. Lia muzika pezocentro estas rokmuziko kaj popmuziko, li tamen ankaŭ muzikas en la ĝenroj mondmuziko kaj ĵazo.
Manu Katché | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1958 (65-jaraĝa) en Saint-Maur-des-Fossés |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Conservatoire de Paris (en) |
Okupo | |
Okupo | drumisto kantoverkisto percussionist (en) ĵazmuzikisto kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.manu-katche.com/ |
Ekde 2007 (ekde 2008 ĉiumonate, ekde 2010 ĉiusemajne) li laboris (kune kun Alice Tumler) kiel televid-moderatoro de la muzika televid-elsendo One Shot Not inicita de li.[1] Tiu ĉi prezentas mallongajn koncertojn, improvizad-kunsidojn kaj intervjuojn kun variaj muzikistoj de diversaj muzikaj stiloj, kiujn Manu Katché parte akompanas per frapinstrumentaro. La germana-franca kulturkanalo ARTE dissendas la elsendon. Antaŭe Katché akiris en sia hejmlando Francujo altan popularecon kiel ĵuriano de la televida talentulo-spektaklo Nouvelle Star.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.