From Wikipedia, the free encyclopedia
La Manipura certio, Certhia manipurensis, estas specio de birdo de la familio de Certiedoj aŭ arbogrimpuloj, kiu estis iam inkludita ene de la specio Certhia discolor kaj identigita kiel separata specio ĉefe sur la bazo de distinga alvoko. Tiu orientalisa specio troviĝas en suda Manipuro, de kie venas la nomo de la specio, Assamo, sudokcidenta Birmo, Montoj Ŝan, Laoso kaj la Altebenaĵo Dalato.
Manipura certio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Manipura certio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Certhia manipurensis (Hume, 1881) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Kiel ĉe aliaj certioj, temas pri eta birdo bruna supre kun multaj same brunaj punktetoj kaj strioj, longa vosto ankaŭ bruna per kiu ĝi apogas sin kontraŭ la arbotrunkoj, blankeca sube kaj kun longa subenkurbeca beko per kio ĝi elprenas insektetojn aŭ araneetojn el la arbofendoj aŭ el arboŝeleroj. Diferenco kun aliaj certioj estas la tre markitaj cinamokoloraj gorĝo kaj brusto, kaj molekulaj pruvoj sugestas, ke ĝi estu traktata kiel separata specio, nome Manipura certio C. manipurensis Hume, 1850.[1] [2][2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.