municipo en la regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Mandayona [mandaĜOna] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 300 loĝantoj sur areo de 33 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9,1 loĝantoj/km². Aragosa estas submunicipo ene de la municipa teritorio. La loĝantoj nomiĝas mandayonenses.
Mandayona | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Alkario | ||
Poŝtkodo | 19294 | ||
Retpaĝaro | retejo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 300 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 57′ N, 2° 45′ U (mapo)40.9575-2.7483333333333 [+] | ||
Alto | 862 m [+] | ||
Areo | 33 km² (3 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mandayona [+] | |||
Inter ebloj por la origino de la toponimo de Mandayona estas hipotezo kiu aludas al arab-berbera deveno; ĝi derivus el la nomo de la berbera tribo de la Madyuna.[1] Aliaj hipotezoj sugestas baskan devenon (de Mandaiona, kiu estas la nomo historia de la urbeto)[2][3] aŭ derivaĵo de la termino kaj hindeŭropa antaŭromia Mandonius.[4]
Mandayona situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la centra parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 862 m super marnivelo; je 56 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°57′27″N 2°44′54″Ok.
Nordokcidente: Baides | Norde: Baides | Nordoriente: Sigüenza |
Okcidente: Villaseca de Henares | Oriente: Algora | |
Sudokcidente: Castejón de Henares | Sude: Alaminos kaj Almadrones | Sudoriente: Mirabueno |
La mezaveraĝa temperaturo en Mandayona estas de 12,41 °C kaj jara averaĝa precipitaĵo de 449,93 mm.[5] La frostoj estas relative oftaj, kun averaĝo de 96,7 epizodoj laŭlonge de la jaro. Laŭ la klimata klasigo de Köppen Mandayona havas klimaton de tipo Csa, kun averaĝaj temperaturoj de la plej varma monato super la 22 °C.[6]
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de preskaŭ mil loĝantoj en 1940 al 326 en 2016, tio estis oni perdis pli ol 600 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Mandayona, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Mandayona kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 300 en 2023.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.