germana atleto From Wikipedia, the free encyclopedia
Malaika MIHAMBO (naskiĝis la 3-an de februaro 1994 en Hajdelbergo, do nun 30-jaraĝa) estas germana atleto. Aldone al sia ĉefa disciplina longosalto, en kiu ŝi fariĝis mondĉampiono en 2019 kaj olimpika ĉampiono en 2021, ŝi ankaŭ konkuras en mallongdistanca kuro (sprinto).
Malaika Mihambo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1994 (30-jaraĝa) en Heidelberg |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Distanca Universitato Hagen - mediscienco (2019–) universitato de Mannheim - politika scienco (2012–2016) Internacia Mezlernejo Hajdelbergo (–2012) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | atleto sportisto |
TTT | |
Retejo | https://www.malaika-mihambo.com/ |
La patro de Mihambo venas de la insulo Zanzibaro apartenanta al Tanzanio, ŝia patrino el Germanio. Ŝia antaŭnomo Malaika signifas "anĝelo" en la svahila. Malaika Mihambo estis lernanto en la Internacia Mezlernejo Hajdelbergo kaj finis siajn lernejajn jarojn per la ekzameno abituro en 2012. En la aŭtuna semestro 2012/13, ŝi komencis studi politikajn sciencojn ĉe la Universitato de Mannheim, kiun ŝi sukcese finis en 2016. Mihambo studas ekologiajn sciencojn en la Distanca Universitato en Hagen ekde aprilo 2019.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.