From Wikipedia, the free encyclopedia
Magical Girl estas la dua filmo verkita kaj reĝisorita de Carlos Vermut, farita en aŭgusto 2013 kaj premierita la 17an de septembro 2014. Temas pri trilero kiu pere de reto de malhelaj ĉantaĝoj, celas montri la rilaton de homoj kun ilia plej malhela flanko kaj kun la violento.[1]
Magical Girl | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Magical Girl |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 7 sep. 2014, 17 okt. 2014, 18 dec. 2014, 12 aŭg. 2015, 17 mar. 2016, 18 feb. 2015, 12 jun. 2015, 16 jul. 2015, 12 mar. 2016, 31 mar. 2016 |
Ĝenro | novnigra filmo, filma dramo |
Reĝisoro(j) | Carlos Vermut |
Rolantoj | José Sacristán • Bárbara Lennie • Javier Botet • Marisol Membrillo • Luis Bermejo Prieto |
Produktinta firmao | Aquí y Allí Films |
Honorigoj | Q124611538 |
IMDb | |
Luis (Luis Bermejo), senlabora profesoro pri literaturo, klopodas realigi la lastan deziron de Alicia (Lucía Pollán), sia 12-jaraĝa filino, malsana je mortiga kancero: posedi la oficialan vestaĵon (inklude la multekostan sorĉbastonon de Jukiko de la animea serio Maho-ŝoĝo. La neatingebla kosteco de tiu materialo devigas Luis eniri en surpriza kaj malhela ĉeno de ĉantaĝoj en kiuj eniros Damián (José Sacristán) kaj Bárbara (Bárbara Lennie), kio ŝanĝos iliajn vivojn.
Bárbara Lennie ricevis premiojn al plej bona aktorino en Goya-premioj, Feroz, kaj Círculo de Escritores Cinematográficos,[2][3] inter aliaj nomumoj kaj premioj al la filmo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.