Gambarogno
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Gambarogno estas komunumo de la Komunumaro Gambarogno kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 4950 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La sidejo de la komunuma administracio estas Magadino.
Gambarogno | |
---|---|
Blazono de Gambarogno | |
Vira, Gambarogno | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Komunumaro | Gambarogno |
Koordinatoj | 46° 8′ 6″ N 8° 48′ 36″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4950 |
Areo | 51,80 km² |
Alteco | 196 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6578 Caviano 6594 Cotone 6576 Gerra 6571 Indemini 6573 Magadino 6579 Piazzogna 6575 San Nazzaro 6577 Sant’Abbondio 6574 Vira |
Komunumkodo | 5398 |
Mapo de Gambarogno |
Gambarogno situas ĉe la sudorienta bordo de la Majora Lago inter la ebenaĵo de Magadino kaj la itala komunumo Luino. La teritorio de la komunumo kongruas kun la samnoma komunumaro. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Albardia, Bustello, Calgiano, Casenzano, Caviano, Contone, Dirinella, Fosano, Gerra, Gorognola, Indemini, La Vigna, Lubie, Magadino, Mossana, Orgnana, Piazzogna, Piodascia, Ranzo, Riva, Ronco, San Nazzaro, Sant'Abbondio, Scaiano, Taverna, Variano kaj Vira [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 51,80 km², de kiuj 75,7% estas kovritaj de arbaro, 9,2% servas por agrikulturo kaj 8,4% por setlado. [2]
La komunumo Gambarogno limas en nordo al la Majora Lago, en nordoriento al Locarno, en nordoriento al Cadenazzo, en oriento al Monteceneri, en sudo al Alto Malcantone, en sudsudokcidento al Curiglia con Monteviasco (VA, Italio), kaj en okcidento al Veddasca (VA, Italio).
Tra la Gambarogno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 405 de Cadenazzo al Luino. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Belinzono-Sudo, kiu situas proksimume 8 kilometrojn norde de Gambarogno. Pere de la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Cadenazzo al Luino la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Magadino datiĝas el la jaro 1254 jam kiel Magadino. Dum mezepoko la episkopo de Como koncedis al la kapitanoj de Locarno feŭdajn rajtojn pri Magadino. Komence de la 16-a jarcento Magadino venis kun la tuta najbarara Gambargono sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo. Ĝis la malfermo de la fervojlinio en Magadino troviĝis grava haveno por la trafiko inter Svislando kaj Italio. Pro la fervojo la ŝiptrafiko perdis sian ekonomian signifon.[3] La unua mencio de Sant'Abbondio datiĝas el la jaro 1192 kiel Sancto Abundio.[4] San Nazzaro estis la unuan fojon menciita en la jaro 1258 kiel sancto Nazario. Kiel komunumo ĝi estiĝis en la jaro 1929 per kuniĝo de la antaŭaj komunumoj Cansenzano kaj Vairano. La loĝantoj de San Nazzaro dum la baloto pri la kuniĝo al la komunumo Gambarogno negative voĉdonis, surbaze de verdikto de la kantona konsilio, kiun la Federacia Tribunalo konfirmis, San Nazzaro tamen devis partopreni al la kuniĝo.[5] Kun efiko de la 25-a de aprilo 2010 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Caviano, Contone, Gerra, Indemini, Magadino, Piazzogna, San Nazzaro, Sant'Abbondio kaj Vira kuniĝis al la nova komunumo Gambarogno, tiel ke nun la tuta komunumaro konsistas el unu sola komunumo.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.