From Wikipedia, the free encyclopedia
Marie de Vichy-Chamrond (aŭ Champrond), ankaŭ markizino de Deffand (naskiĝis la 25-an de septembro 1697 en la kastelo de Chamrond, en Burgonjo, mortis la 23-an de aŭgusto 1780 en Parizo) estis franca leteristino kaj salonulino.
Madame du Deffand | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Madame du Deffand | ||
Naskiĝo | 25-an de septembro 1696 en Charolles | |
Morto | 23-an de aŭgusto 1780 (83-jaraĝa) en Parizo | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Dinastio | House of Vichy vd | |
Gefratoj | Gaspard Nicolas de Vichy (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | madame du Deffant vd | |
Okupo | beletristino women letter writer (en) salonestrino verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis filino de malriĉa nobela familio. Lia amanto Charles-Jean-François Hénault, prezidanto de organismo de la Parlamento de Parizo kaj amiko de la reĝino, prezentis ŝin ĉe la dukino de Maine ĉe kies salono ŝi eniris en la socia etoso de verkistoj (Klerismo). Tiele ŝi amikiĝis al verkistoj kaj el 1742, ekkorespondis kun elstaruloj tiutempaj: kiaj Voltaire, Horace Walpole, d’Alembert, Julie de Lespinasse, la dukino de Luynes kaj aliaj. El 1749 post la morto de sia edzo, ŝi malfermis sian propran salonon.
Ŝi estis amikino de Voltaire, intima de d'Alembert, de Fontenelle, Marivaux, Sedaine, Helvétius, de la arkitekto Soufflot, de la skulptisto Falconet, de la pentristoj Van Loo kaj Vernet. Voltaire iam prezentis al ŝi la virinon kiun li plej amis, nome sia amikino Émilie du Châtelet, esperante ke ili iĝos amikinoj. La markizino tamen ne bone akceptis ke ŝiaj amikoj preferus alian damon, kaj tiele portretis Émilie vere fiage kio estis publikigita en 1777 de Grimm en la Correspondance littéraire. Émilie du Châtelet, matematiskino estis tre diferenca sendube el tiuj damoj de brila konversado sed plej ofte mallaboremaj.
Ĉirkaŭ la jaro 1740 ŝia salonego estis centro de la plej eminentaj kaj noblaj personoj; Voltaire, Montesquieu, d'Alembert kaj aliaj estis ŝiaj gastoj kutimaj. La allogeco ne malfortiĝis post blindiĝo totala en 1753, kiam ŝi devis ekloĝi en la Monakejo Sankta Jozefo. Nur kiam la dungita fraŭlino de Lespinasse forlasis ŝin kun granda bruo, multo de la vizitadintaro sekvis la eksan servistinon. Tiam la gloro de la rondoj ja malekbrilis. Konsolon grandan la 68-jarulino trovis en la pasia rilato kun la sprita anglo Horace Walpole. Kun li ŝi havis viglan kaj sentimentan leterinterŝanĝadon.
Kiel verkistino ŝi flankenmetitas rekte apud Volteron. La klareco de la stilo kaj la bontrafeco de ŝiaj rimarkoj kaj juĝoj kiel ankaŭ ŝercemo intelektuala igis ŝiajn epistolojn la plej interesaj de la tuta jarcento. Ŝiaj leteraj interŝanĝoj kun i.a. d'Alembert, Hénault, Montesquieu publikigitis en 1809 la unuan fojon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.