From Wikipedia, the free encyclopedia
La Madagaskara motacilo (Motacilla flaviventris) estas mezgranda paseroforma birdo el la familio Motaciledoj, kiu enhavas motacilojn, pipiojn kaj longungulojn. La afrotropisa specio vivas kiel endemia nur en Madagaskaro.
Madagaskara motacilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Madagaskara motacilo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Motacilla flaviventris (Hartlaub, 1860) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj kaj riveroj.
La latina genro nomo origine signifas "etan movanton", sed iuj verkistoj de la mezepoko pensis ke ĝi signifas "vostomovanto", kaŭzante novan latinan vorton cilla por "vosto".[1] La specifa epiteto flaviventris estas latina vorto por "de flava ventro" kiu estas distingila karaktero inter afrikaj motaciloj plej proksime parencoj nome la Kablanda motacilo kaj la Afrika montarmotacilo. Dume la aliaj flavventraj motaciloj kiaj la Montarmotacilo kaj la Flava motacilo estas tiom proksimaj nek geografie nek taksonomie.
Tiu specio, kiel dirite, havas flavan ventron, sed kun blankecaj flankoj, tre blanka gorĝo kaj blanka brusto trapasata de tre larĝa kaj markata nigra brustozono kun formo de V, simila al tiuj de la parencaj Kablanda motacilo kaj Afrika montarmotacilo. La supraj partoj estas grizaj kun blankaj superokula strio kaj kelkaj makuletoj en orelareo. La vosto estas longa kaj griza kun blankaj eksteraj plumoj. La beko kaj kruroj estas nigrecaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.