From Wikipedia, the free encyclopedia
La Macujkeraj Insuloj, aŭ en angla Maatsuyker Islands Group, estas grupo de insuloj kaj rokaj insuletoj situantaj je 5.5 kilometroj el la suda marbordo de Tasmanio, Aŭstralio. La Macujkera Insulo estas la plej suda insulo de la grupo kaj de la kontinentbreto de Aŭstralio. Estas kelkaj eksponitaj rokoj pli sude de la Macujkera Insulo sed ili ne atingas la difinon de "insuloj". Ankaŭ la Makvora Insulo, pli sude, estas teritorio de Aŭstralio, sed ĝi estas tute aparta peco de oceana grundo en malproksima Suda Oceano kaj estas en geologia senco komplete separata el la kontinento.
Macujkeraj Insuloj | ||
---|---|---|
Situo de la Macujkeraj Insuloj; supre maldekstre la tasmania suda marbordo | ||
insularo | ||
Akvejo | Pacifika oceano | |
Geografia situo | 43° 38′ S, 146° 18′ O (mapo)-43.635277777778146.30638888889 | |
| ||
Nombro de insuloj | 6 (+ 2 rokaroj) | |
Ĉefa insulo | Macujkera Insulo | |
Tuta areo | ||
Loĝantoj | (neloĝata) | |
Mapo de la Macujkeraj Insuloj | ||
La grupo famas pro sia riĉa marnaturo, hegemonie humidaj kaj ventaj veterkondiĉoj, kaj pro la plej suda lumturo de Aŭstralio. La insularo estas parto de Sudokcidenta Nacia Parko kaj tiele ankaŭ parto de la areo de Monda heredaĵo de Unesko nome Tasmanian Wilderness (Tasmania Natura Heredaĵo).[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.