Mazu aŭ Macu (en tradicia ĉina 媽祖 kaj en simpligita ĉina skribo 妈祖), literumita ankaŭ Matsu kaj Ma-tsu, estas la ĉina patrona diino kiu laŭdire protektas maristojn, kiaj fiŝkaptistojn. La adorado de Mazu ekis en la Dinastio Song. Mazu estas amplekse adorata en la marbordaj regionoj de Ĉinio, ĉefe en Ĝeĝjango, Fuĝjano, Gŭangdongo, kaj en Hajnano. Ŝi estas adorata ankaŭ en Tajvano kaj en aliaj lokoj en Orienta/Sudorienta Azio.
Mazu | |
---|---|
akva dio • Taoisma dio • diino • homo | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Nacieco | Dinastio Song |
Patro | Lin Yuan |
Ŝia naskoloko estis Meizhou (湄州) en la kantono Putian (莆田縣), Fuĝiana Provinco.[1] Ŝi naskiĝis en la jaro 960.[1] Ŝia familio havis la familinomon Lin (林).[1] Ŝi havis la nomon Lin Moniang (en ĉina 林默娘). Ŝi mortis la 4an de Oktobro 987.[1] Post sia morto, ŝi estis rememorita kiel juna sinjorino en ruĝa robo, kiu vagos porĉiame surmare.[1]
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.