From Wikipedia, the free encyclopedia
Maarten 't Hart (* 25-an de novembro 1944 en Maassluis) estas nederlanda verkisto.
Maarten 't Hart | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de novembro 1944 (80-jaraĝa) en Maassluis | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Loĝloko | Sud-Holando vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lejdeno vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Martin Hart vd | ||||
Okupo | verkisto literaturkritikisto biologo etnologo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Flight of Curlews ❦ De jacobsladder ❦ Q1219343 ❦ Het Woeden der Gehele Wereld vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
't Hart naskiĝis kiel plej aĝa filo de tombofosisto, Paulus 't Hart, kaj Magdalena van den Giessen. Li alkreskis en ĉirkaŭaĵo pregita de rigida kalvinismo kaj jam kiel infano interesiĝis pri libroj. Li studis ekde 1962 ĝis 1968 ĉe Universitato je Leiden biologion kun la pezocentro kondutologio kaj laboris ekde 1970 ĝis 1987 ĉe la sama universitato kiel docento pri kondutobiologio. Li verkis sian tezon pri la konduto de ratoj.
En 1971 li debutis kiel verkisto – komence ankoraŭ sub la nomo Martin Hart – per la romano Stenen voor een ransuil. En 1975 li ricevis la Multatuli-Literaturpremion por sia unua rakontokolekto kaj atingis sian unuan grandan sukceson en 1978 per la libro Een vlucht regenwulpen pri siaj memoroj el sia junaĝo, kiu estis filmigita en 1981.
La aŭtoro staras en la tradicio de la realisma literaturo de la 19-a jarcento. Li malpli interesiĝas pri la strukturaj fajnaĵoj de moderna romano ol la ekzakta kaj laŭhumore densa priskribo de la pejzaĝo kutima al li kaj de la homoj el sia hejmlando. Multa el sia verkaro entenas membiografiajn elementojn, liaj libroj estas plejparte verkitaj el la mio-perspektivo. Preferaj kaj ofte revenaj temoj estas la kalvinismo (kvankam aŭ ĉar 't Hart estas konvinkita ateisto), la klasika muziko (antaŭ ĉio Johann Sebastian Bach), malfeliĉa amo kaj la naturo.
Maarten 't Hart apartenas al la plej ŝatataj verkistoj de Nederlando. Liaj libroj estis tradukitaj en multajn lingvojn, i.a. en la germanan, anglan kaj svedan. La ŝatanto de Johann Sebastian Bach geedziĝis en 1967 kun Anneke van den Muyzenberg kaj loĝas kiel aŭtoro kaj kolumnisto sur bieno „Teylingerhof“ en sudnederlanda Warmond ĉe Leiden.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.